panelo

panel/o (4)

  1. [ARKITEKTURO] ĉiu el la tabuloj, ordinare modlure kadritaj, kiuj kovras tute aŭ parte la murojn de ĉambro, anst. tapeto.
  1. [ARKITEKTURO] Plata kadrita surfaco de muro, plafono, pordo, meblo ks, ofte ornamita per pentraĵoj aŭ reliefoj.
  1. [ARKITEKTURO] Antaŭfabrikita septelemento de konstruaĵo.
  1. [TERVETURILO] Longa plato, troviĝanta antaŭ la kondukisto de aŭtomobilo, sub la ventŝirmilo, kaj entenanta la diversajn ciferplatojn, la ŝaltilojn k.a.
  1. Analoga plato, ofte el ebonito, sur kiu troviĝas la diversaj reguliloj de radioricevilo, telefona konektotabulo aŭ similaj aparatoj.
  1. Longa, iom larĝa peco de tolo, kadrita per lignaj stangetoj, sur kiu estas pentritaj reklamoj, sloganoj aŭ bildoj, kaj kiun oni fiksas antaŭ la publiko (sur fasado, aŭtomobilo ks).
  • paneli (tr)
    Kovri (murojn) per paneloj; panelita studoĉambro 1.
  • aglomerpanelo
    Aglomerplato pp meblo.
  • reklampanelo
    Ligna panelo, surhavanta reklamajn bildojn, sloganojn ks: la reklampaneloj laŭlonge de la ĉefvojoj.
  • ŝaltpanelo
    Vd ŝalti.

    panelx


    Iel rilatitaj:

    domx lignx meblx pordx tabulx