vejno

*vejn/o

  1. [ANATOMIO] (vena) Kelkhista tubeto, rekondukanta la sangon al la koro: kava vejno; pulmaj vejnoj; se ankoraŭ unu guto da germana sango fluas en viaj vejnoj, venu! (Z).
    arterio, vaskulo.
  1. [GEOLOGIO] Longa kaj mallarĝa maso, konsistanta el mineralo aŭ petro, trairanta terenon konforme aŭ ne al ties strukturo: mina vejno el karbo; erca, kalcita, kvarca vejno.
    gango.
  1. Ondlinia streko de malsama koloro, aperanta en marmoro, ligno, kvazaŭ vejnoj vidataj sub la haŭto: tenera vejno en ŝtono.
  • vejna
    1. Rilata al korpa vejno: la vejna sango, sistemo.
    1. Prezentanta vejnojn de la supraĵo: vejna plato el marmoro.
  • vejni (tr)
    Ornami per artefaritaj vejnoj.
    jaspi, marmori.
  • vejnaro
    Tuto de la vejnoj en iu organo aŭ korpo.
  • vejneto
    Mallarĝa vejno.
  • vejnito = flebito.
  • intravejna
    [MEDICINO] Tia, ke ĝi enigas en vejnon: intravejna injekto.

    vejno


    Iel rilatitaj:

    adventicx arterix ferx flux fontx injektx korpx korx lignx sangx