grajno

*grajn/o

  1. ĉiu el la fruktoj entenataj en la spiko de greno: prenu efon da rostitaj grajnoj (X); ĵeti grajnojn al kortobirdoj; eĉ blinda kokino povas trovi grajnon (Z); malgranda kiel grajno de rizo; hordeaj panoj kaj freŝaj grajnoj en saketo (X); la komerco de grajnoj.
    semo.
  1. ĉiu seka semo aŭ frukto, prezentanta etan volumenon: grajnoj de pipro, de kafo; grajnoj de pomo, de piro, de vinbero.
    kerneto.
  1. Malgranda globa objekto, simila al vegetaĵa grajno: hajla grajno (B); sur la fundo de la rivero troviĝas grajnoj da oro (Z); la grajnoj de koliero, de rozario; grajnoj de pulvo.
    ero, bido, perlo.
  1. Malgranda ronda elstaraĵo de la supraĵo de objekto: la grajnoj de ŝagrino; la grando de la grajnoj de akriga disko.
  1. Tre malgranda kvanto da io: estas tamen en la rakonto grajno da vero.
  1. Grano: (f) li ne havas en la kapo eĉ unu grajnon da saĝo (Z).
  • grajna
    1. Plena de grajnoj, konsistanta el grajnoj: grajna strukturo, pulvoro; grajna stano.
    1. [GEOLOGIO] (pp petro, precipe magma) Tute konsistanta el kristaloj nudokule videblaj, pli-malpli sam-dimensiaj kaj -formaj kiel grajnoj 1 (ekz. granito, gabro).
      grandgrajna, etgrajna, mikrolita, porfira, vitra.
  • grajnaĵo
    1. [KUIRARTO] Manĝaĵo farita el grajnoj dispecigitaj kaj kuiritaj.
      kaĉo, ŝrotaĵo.
    1. Amaso da metalaj grajnetoj: plumba grajnaĵo por ĉaso.
  • grajneca
    Prezentanta aspekton de aro da grajnoj: grajneca ledo, marmoro.
  • grajneto
    1. Malgranda grajno: la vitra grajneto, kiu sidis en lia okulo (Z); la grajnetoj de sablo (X); (f) ĉiun grajneton da vero mi kolektis (Z).
    1. = granulo.
  • grajnigi
    Dispecigi mason al grajnoj.
  • grajniĝi
    Kreski, aperigante grajnojn: la maizo jam grajniĝas; grajniĝintaj herboj.
  • grajnovora
    [ZOOLOGIO] Sin nutranta per grajnoj.
  • disgrajnigi
    Deŝiri la grajnojn: disgrajnigi spikon, grapolon.
  • disgrajniĝi
    Perdi siajn grajnojn, unu post alia.
  • belgrajno
    Nigra aŭ bruna eta makulo aŭ elstaraĵo, kiu denaske aŭ infanaĝe markas la haŭton.
    efelido, lentugo, nevuso [VIDU] muŝo 3.
  • celgrajno
    Globeto fiksita de la antaŭa ekstremaĵo de pafiltubo, kaj servanta por direkti la pafilon al la celo, per rigardado tra la celilo aŭ tra la celfendo.
  • semgrajno
    Grajno 1: oni plenigis la botelon per semgrajnoj (Z).
  • etgrajna
    [GEOLOGIO] (pp petro, precipe magma) Konsistanta grandparte el kristaloj nudokule nevideblaj kaj eventuale ankaŭ el malmultaj nudokule videblaj kristaloj: etgrajna granito. SIN. mikrograjna.
    mikrolita, mikrokristala, porfira.
  • mikrograjna
    Etgrajna.
  • grandgrajna
    [GEOLOGIO] (pp petro, precipe magma) Tute konsistanta el grandaj kristaloj, almenaŭ 1 cm larĝaj (ekz. pegmatito).

    grajno


    Iel rilatitaj:

    florx grenx kafx kulturx rizx