ŝoveli

*ŝovel/i (tr)

  1. Depreni kaj transŝuti per ŝovelilo: ŝoveli sablon, karbon, grenon; (analoge) ŝoveli irejon en la neĝo; laŭlonge de la domoj estis ŝovelita irvojeto (Z).
  1. [ŜIPOJ] Forĵeti la akvon el boato per ŝovelilo.
  • ŝovelado
    Agado de iu, kiu ŝovelas.
  • ŝovelilo
    1. Speciala ilo, konsistanta el larĝa, iom konkava, ordinare metala, plato kun longa tenilo.
    1. Samspeca ilo, kun mallonga tenilo por hejmaj uzoj, aŭ por ŝoveli akvon el boato: polvoŝovelilo.
      ŝkopo, ŝpato.
  • ŝovelmaŝino
    Maŝino, kiu forprenas teron, ŝtonojn aŭ alian materialon per mekanike movata kulerego, artike ligita al movebla brako; ofte surraŭpa, iufoje surrada; kun dizela aŭ elektra motoro, kaj mekanika (per kabloj) aŭ hidraŭlika transmisio: puŝ-maŝino (kiu laboras puŝante), retro-maŝino (kiu laboras tirante). SIN. ŝarĝatoro.
    buldozo.
  • forŝoveli
    Forĵeti, ŝovelante: antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita (Z).
  • polvoŝovelilo
    ŝovelilo kun longa aŭ mallonga tenilo, por forporti polvon kaj aliajn balaaĵojn post balaado.

    ŝoveli


    akvoŝovelilo. fosilo. iloj: ŝovelilo, spado, fosilo, plugŝovelilo. ŝpato. tenilo. terŝovado. terŝovelado.
    forno. fosi. ĝardeno. kameno.

    Iel rilatitaj:

    buldozx fornx fosx kamenx kulturx ĝardenx ŝipx