bacilo

  1. [BAKTERIOJ] G. (Bacillus) de gram-pozitivaj eŭ· bakteri oj, kies ĉelo havas formon de rekta baston eto, moviĝas per flageloj k produktas sporon en malfavoraj vivkondiĉoj.
  1. [KOMUNUZO] Morfologia nomo de diversgenraj eŭbakterioj en formo de rekta bastoneto. SIN. baston(et)bakterio.
    koko.
  • antraksa bacilo
    Sp. de bacilo (B. anthracis), kiu kaŭzas gravan malsanon de la homo k de iuj dombestoj, antraks on.
  • mira bacilo
    Sp. (Serratia marcescens) de eta bacilo 2, kiu produktas sangoruĝan koloron: la mira bacilo estigas la fenomenon de la t.n. sangantaj hostioj.
  • subtila bacilo
    Sp. de bacilo (B. subtilis), kiu multiĝas i.a. en forlasitaj infuzaĵoj de herboj.
  • kojlobacilo
    [BAKTERIOJ] Sp. (Escherichia coli) de eŭbakterio, troviĝanta en grundo, ofte en akvo, normale vivanta en la intesto de homo k bestoj, sed iafoje estiĝanta malsanojn, i.a. cistiton.
  • kojlobacilozo
    [medicino] Malsano kaŭzata de kojlobacilo.
  • laktobacilo
    [BAKTERIOJ] G. (Lactobacillus) de aertoleraj eŭbakterioj kapablaj fermentigi sukerojn al laktata acido, vivantaj sur plantoj k en la intesto de homoj k bestoj: laktobaciloj grave rolas en la malkompono aŭ male la produktado de nutraĵoj (diversaspecaj fromaĝoj, i.a. jogurtoj, saŭrkraŭto, insilaĵoj) k estas medicine uzataj por rekrei la intestan flaŭron okaze de diversaj laksoj aŭ de antibiotika terapio.
    laktobakterioj, bifidobakterio.
  • tiobacilo
    G. (Thiobacillus) de acidtoleraj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de sulfuro al sulfato (ekz. T. thiooxydans) aŭ ankaŭ de ferozaj al ferikaj jonoj (T. ferooxidans).
    ferbakterioj, tiobakterio, purpurbakterioj, verdbakterioj, varmegbakterioj.
    bacilo

    bacilo

    Esprimoj:

    La mira bacilo estigas la fenomenon de la t.n. sangantaj hostioj.
    Laktobaciloj grave rolas en la malkompono aŭ male la produktado de nutraĵoj (diversaspecaj fromaĝoj, i.a. jogurtoj, saŭrkraŭto, insilaĵoj) k estas medicine uzataj por rekrei la intestan flaŭron okaze de diversaj laksoj aŭ de antibiotika terapio

    Kelkaj kunmetaĵoj:


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Speco de mikrobo kun formo de bastoneto
    antibiotiko
    bakterio.
    baston (et)bakterio
    cistito
    fermenti
    flaŭro
    koko
    kulturo
    laboratorio
    malsano
    medicino
    terapio
    viruso

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    antibiotikx antraksx bakterix bastonx brucelx cistx fermentx flaŭrx kokx kulturx laboratorix malsanx medicinx mikrobx terapix tuberkulozx virusx