dreni

dren/i (Z) (tr)

  1. [AGRIKULTURO] Plisekigi malsekan grundon per tuboj, kiuj enlasas en sin k elkondukas la troan akvon: dreni kampon. [VIDU] drenputo.
  1. [TEKNIKOJ] Elkonduki la akvon el tubaro aŭ cilindroj de vapormaŝino, la eluzitan oleon el aŭto-motoro ks. [VIDU] drenkrano.
  1. [MEDICINO] Ebligi la elfluon de likvaj amasoj, aŭ per dreniloj, aŭ per meĉoj.
  • drenado
    Ago dreni.
  • drenaĵo
    La drenataj akvo aŭ likvo.
  • drenilo
    1. Akvokondukilo por dreni, ordinare tubo el bakita argilo.
    1. Tubo el sterilizebla materio, uzata por dreni vundon ktp.
  • drenilaro = drensistemo.
  • drensistemo
    Reto da akvokondukiloj laŭplane kunigitaj, por dreni pli-malpli grandan terpecon.

    dreni


    Iel rilatitaj:

    abscesx kuirx kulturx ĝardenx