humo
hum/o (4)
- [EKOLOGIO] [GEOLOGIO] Kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, devenantaj el la malkomponiĝo de mortaj, precipe vegetaĵaj organismoj de grundoj: humo troviĝas en la plej supraj tavoloj de grundo kiujn ĝi brunigas aŭ nigrigas; huma horizonto.
- [KOMUNUZO] Plej supra, nigra aŭ bruna tavolo de grundo, tre riĉa je humo 1: la rokoj estas kovritaj de humo (Z).
grundo, mulĉo.
humiĝo
Estiĝo de humo. humino
[KEMIO] Kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, el kiuj estiĝas humaj acidoj kaj aliaj substancoj de humo. humaj acidoj
[KEMIO] Organikaj acidoj, ĉefaj konsistaĵoj de humo, devenantaj el la malkomponiĝo de celulozo kaj lignino. folihumo
Humo el putrintaj folioj, uzata por termiksaĵoj en hortikulturo.
Iel rilatitaj:
agrikulturx
kulturx
ĝardenx