civilizi

*civiliz/i (tr)

Morale, intelekte k socie klerigi, plidelikatigi krudajn morojn: la helenoj k Romanoj civilizis siajn barbarajn najbarojn; la granda amasbuĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon (Z); paco konstanta, kiu sola konvenas al civilizita homa raso (Z).
  • civilizo
    Ago de tiu, kiu civilizas k rezulto de tiu ago.
  • civilizado
    Procezo, celanta al civilizo: budhismo potence helpis al la civilizado de la orientaj landoj.
  • civilizito
    Homo civiliza.
  • civiliziteco
    Stato de civilizita (j) homo(j).
    barbaro, primitivulo, sovaĝulo.

    Iel rilatitaj:

    barbarx civilizacix klerx krudx kulturx morx primitivx sovaĝx