sulko

*sulk/o

  1. Longforma rekta foso, farita en la teron: la plugilo tranĉas sulkojn (Z); 'ni fosu nian sulkon!' (E-ista devizo); la gnomoj rigardis de altaĵoj kaj el sulkoj (Z); la sulkoj de la vojo estis jam plenaj de akvo kaj koto; la glitveturilaj tersulkoj (Z); (analoge) la vento plugas sur la rivero grandajn sulkojn (B); ni rigardis melankolie la sulkon de nia ŝipo.
  1. Profunda nekonstanta falto.
  1. [ANATOMIO] (sulcus) Profunda fendo, trovebla en iuj organoj: la cerebraj sulkoj.
  • sulki (tr)
    Fari sulkon: la boato brave sulkis la ondojn; (f) li sulkis la frunton (Z).
  • sulkiĝi
    Pleniĝi per faltoj: bruna vizaĝo, sulkiĝinta kiel musko (B).
  • malsulkiĝi
    Perdi siajn sulkojn: liaj brovoj malsulkiĝis (B).
  • trasulki
    (pp veturilo, i.a. ŝipo) Trairi, sulkante: (f) li trasulkis la lagon, la marojn.
  • tra (voj)sulko
    Vojsulko proks. perpendikla al la vojdirekto: akvovoja, rada, trajna trasulko.
  • radsulko
    Sulko, farita en vojo per radoj de veturiloj; vojkavo: (f) la plejmulto treniĝas en la vojsulkoj de malnovaj kutimoj; la vojsulko de la rutino.
  • vojsulko
    Sulko en vojo, diversa laŭ deveno (ekz. radoj, akvovojo) kaj direkto (kompare al tiu de la vojo): laŭaj vojsulkoj (laŭsulkoj), traaj vojsulkoj.
    vojtruo, azendorso

    sulko


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx brovx faltx formx haŭtx kulturx vizaĝx