draŝi

*draŝ/i (tr)

  1. Treti aŭ bati rikoltitan grenon, por malfiksi k apartigi la grajnojn: ne fermu la buŝon al bovo draŝanta (X); draŝi grenon (X), hordeon (X); (f) draŝi fojnon (vane peni).
  1. (f) Forte bategi: draŝi al iu la dorson (B); mi draŝos viajn korpojn per dornoj (X); draŝi pianon.
  • draŝado
    1. Ago draŝi 1.
    1. Batado (speciale de policistoj al arestitoj).
  • draŝaĵo
    Greno draŝita.
  • draŝejo
    Loko, el seka k malmola tero, kie oni draŝas: Boaz ventumas hordeon dum tiu ĉi nokto en la draŝejo (X); la filino de Babel estas kiel la draŝejo dum la draŝado (X); grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo (X); se silentas draŝejo, malpacas loĝejo (Z).
  • draŝilo
    Malnova manlaborilo por draŝi, konsistanta el du kunligitaj bastonoj: (f) mi faros vin draŝilo akra, dentohava (X).
  • draŝmaŝino
    Maŝino por draŝi. [VIDU] draŝrulo.

    draŝx


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx grenx kampx kulturx