motoro

motor/o (1)

  1. Aparato, uzata por transformi iuspecan energion en mekanikan energion: elektra, gasa, benzina motoro; vapormotoro; kompunda elektromotoro (kontinukurenta kun paralela kaj seria volvaĵoj); kompunda vapormotoro (kun du aŭ pluraj cilindroj, aplikanta intersekvan ekspansion); eksterranda motoro de boato; motorciklo, motorkultivado.
  1. (f) Objekto aŭ persono, kiu instigas al progreso: la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio (Z); Javal, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en ĝenevo (Z).
  • motora
    1. Rilata al motoro; motora paneo.
    1. [BIOLOGIO] Rolanta en moviĝo (precipe pp nerva elemento): [ANATOMIO] visceromotoraj, angiomotoraj nervoj; [ANATOMIO] la motora areo de la kortekso, motoraj neŭronoj.
  • motoristo
    Homo, kiu funkciigas motoron.
    ŝoforo, aŭtisto.
  • motorizi
    Provizi per
    1. motoro.
    1. veturiloj: motorizi armeon; motorizita kultivado.
  • dizelmotoro
    Dizelo.
  • eksplodmotoro
    Motoro, funkcianta per eksplodo de gaso.
  • gasmotoro
    Motoro, funkcianta per brulado de gaso.
  • relajsmotoro
    Motoro, kiu, per tre malgranda potenco, elklikas grandan efikon per liberigado de akumulita energio.
  • ventmotoro
    Aparato, uzanta la forton de la vento, por produkti mekanikan energion.

    motoro


    Akceli la peladon de la motoro. Cilindra kapacito de motoro. dinamotoro. Ekfunkciigi motoron per kranko. eksplod'motoro. Elmeti motoron ai provoj. Funkciigi la motoron per kranko. Impulso donita de motoro al maŝino. Kvarcilindra motoro. Kvartakta motoro. La motoro paneis. La motoro tusas. Lanĉi la motoron. motorŝipo. Ovaligita motorcilindro. Revizii, motoron.
    amortizi. baterio. benzino. erodi. lubriki. oleo. rezervujo. sparkilo. ŝmiri. ventolilo.
    aŭtomobilo. biciklo. elektro. fiziko. funkcio. maŝino. movi. sporto. ŝipo. tekniko. transporti.

    Bildvortaro


    106-33 : motorcikla sporto (34-47)
    106-34 : karoseriita konkurso motorciklo
    106-35 : karoserio
    106-36 : konkursanto; vetmotorciklisto; konkursmotorciklisto
    106-37 : genuŝirmilo por kurboveturo
    106-38 : motorciklo kun kromĉaro
    106-39 : kromĉaro
    106-40 : sursabla motorcikla konkurso
    106-41 : sabla konkursejo; sablovego
    106-42 : porgazona aŭ gazonvega; porsabla aŭ sablovega motorciklo
    106-43 : ŝtalkovrita, ŝtalgarnita boto
    106-44 : leda ŝirmkostumo
    106-45 : startnumero
    106-46 : horizontale enkonstruita unucilindra motoro
    106-47 : terena motorcikla lerteckonkurso
    106-48 : konkursaŭto formulo Reĝo
    106-49 : konkursaŭto formulo 1
    106-50 : posta ventoplato; posta spoljero*
    106-51 : gokarto*
    106-52 : konkursaŭto formulo 3
    106-53 : konkursaŭto GT [Grand- Touring]

    343 : Eksplodmotoroj


    343-01 : vice sescilindra Otto- motoro® aŭ benzinmotoro [laŭlonga sekco]
    343-02 : kamŝafto
    343-03 : telerpuŝilo (valvotiga stabiligilo)
    343-04 : valvorisorto
    343-05 : kamo
    343-06 : eksplodkamero
    343-07 : kompresora ringo
    343-08 : oledeviŝa ringo
    343-09 : sparkodistribuilo
    343-10 : ventolilo (ventolila rado)
    343-11 : kondukilo de malvarmiga fluaĵo de klimatizilo
    343-12 : pumpilo de servostirado
    343-13 : trapezrimeno
    343-14 : piŝto de kompresoro
    343-15 : kompresoro de klimatizilo
    343-16 : krankoŝaftujo aŭ skatolo de krankoŝafto
    343-17 : koliziplato
    343-18 : olesuĉa altubaĵo
    343-19 : olekuvo
    343-20 : kompensa pezaĵo de krankoŝafto
    343-21 : kloŝo de rapidumŝanĝilo
    343-22 : ĉeflagro de krankoŝafto
    343-23 : bielo
    343-24 : piŝto
    343-25 : kanalo de malvarmiga akvo
    343-26 : cilindrotubo aŭ piŝtujo
    343-27 : ellasvalvo
    343-28 : kulaso aŭ cilindrokapo
    343-29 -47 : V-forme dekdu-cilindra Otto- motoro® [frontvido]
    343-30 : skatolo de aerfiltrilo
    343-31 : kamŝaftujo aŭ skatolo de kamŝafto
    343-32 : pelrado de kamŝafto
    343-33 : injekta valvo
    343-34 : suĉkanalo
    343-36 : piŝtoringa zono
    343-37 : piŝtoringa foldo
    343-38 : piŝtomantelo
    343-39 : piŝtostifto
    343-40 : kontraŭpezo
    343-41 : genuo de ellastubo
    343-42 : ventolilpadelo
    343-43 : pelŝafto de ventolilo
    343-44 : viskozlikva kuplilo
    343-45 : generatoro
    343-46 : rimendisko de generatoro
    343-47 : elfluo de malvarmiga akvo
    343-48 : piŝtoaranĝo de vice kvarcilindra motoro
    343-49 : krankoŝafto
    343-50 : piŝtoaranĝo de V-forme dekducilindra motoro
    343-51 : turbinkompresora dizelo [laŭlonga sekco]
    343-52 : fermilo de oleenverŝa tubaĵo
    343-53 : valvorisorto
    343-54 : akvomantelo
    343-55 : rimendisko de akvopumpilo
    343-56 : olemalvarmigilo
    343-57 : malvarmiga reto
    343-58 : olefiltrilo
    343-59 : cilindrobloko
    343-60 : premolea dukto de turbina kompresoro
    343-61 : kluĉilskatolo
    343-62 : ellastubo
    343-63 : turbinrado
    343-64 : suĉkanalo
    343-65 : dudiska Wankel-motoro®, turnopiŝta motoro
    343-66 : turnopiŝto aŭ rotacia piŝto
    343-67 : hermetika borderaĵo
    343-68 : momantŝanĝilo
    343-69 : unudiska kluĉilo
    343-70 : plurŝtupa rapidumŝanĝilo
    343-71 : puriga subtubo en la ellastuba genuo
    343-72 : diskobremso
    343-73 : diferencialo
    343-74 : unucilindra dutakta motoro
    343-75 : sparkilingo
    343-76 : fuelkrano
    343-77 : kikpedalo
    343-78 : karburilo
    343-79 : rapidumstango
    343-80 : motorskatolo
    343-81 : kluĉilfunkciiga brako
    343-82 : malvarmiga ripo

    Iel rilatitaj:

    aeroframx aeroplanx aŭtomobilx benzinx biciklx ciklx elektrx fizikx funkcix kulturx maŝinx movx sportx teknikx transportx ŝipx