studi

stud/i (tr) (1)

  1. Zorge, detale observi, peni metode esplori: studi la naturon, la stelojn; studi fenomenon; studi mapon; studi la ecojn de substanco, la morojn de birdo.
  1. Diligente labori, precipe per vizitado de kursoj aŭ propra legado de libroj, por akiri iun branĉon de scienco: studi juron, filozofion, psikologion, matematikon; studi la Biblion, ŝekspiron, Markson; (analoge) studi rolon (en teatraĵo, filmo).
  1. Esti studento: li studas nun en Berlino; ŝi studas sub profesoro K.
  • stud (ad)o
    Okupo de iu, kiu studas: li taŭgas nek por studo nek por ludo (Z); ŝia situacio estas plej malfavora por studado (Z); ekkrio atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado (Z); lia patro, kiu vivis nur en malriĉeco kaj religia studado (Z); studado de la fiziko.
  • stud (aĵ)o
    Verko, en kiu oni prezentas la rezultojn de studado. [VIDU] etudo.
  • studejo
    Loko, en domo aŭ fakultato, aranĝita por ebligi studadon al studentoj.

    studi


    diligenta.Direkti ies studojn, lernanton.El la lernantoj nur malmulta elcento finas la studadon.facila.Fari siajn klasikajn studojn.Juraj studoj.kapabla.klera.lerni, studi.parkere.pentrostudento.studejo.studento.studĝardeno.

    papero.sorbilo.kajero.marĝeno.malneto.inko.plumo.fontoplumo.krajono.globkrajono.skrapgumo.linio.gluo.


    instrui. kulturi. lerni. lingvo. pedagogio. scienco. scii.

    Iel rilatitaj:

    abiturientx akademix doktorx facilx instrux kajerx kapablx komisionx kulturx lernx lingvx paperx pedagogix sciencx scix ĝardenx