tereno

teren/o (8)

  1. Terspaco, rigardata el la vidpunkto de ĝia utiligado por difinita homa aktiveco: [ARMEOJ] organizi la terenon (terena tranĉeo); gajni terenon; rekonkeri la perditan terenon; elekti bonan terenon por la manovro; la tereno de la operacoj; [SPORTO] la skiisto havas idealan terenon por trejnado; tereno por futbalo, por teniso; [AVIADO] la instalaĵoj sur la tereno; inĝeniero de l' tereno; [TEKNIKOJ] tiu aŭto taŭgas por ĉiaj terenoj.
    areo, grundo, kampo.
  1. [GEOLOGIO] La subgrundo, rigardata laŭ sia origino aŭ formiĝo: kreta, sedimenta tereno, laga, rivera, glacia tereno; faltiĝo de tereno.
  1. (f) Kampo 5: tiuj plurgentaj landoj ŝajnas esti la plej favora tereno por E.; la tereno de tiu industria branĉo estas tre malvasta; konkeri novajn terenojn por sia komerco.
  • terena
    Rilata al la tereno: terenaj studoj (kontraste kun la laboratoriaj).

    tereno

    REVO: [tereno]

    tereno (agokampo, areno, areo, bazo).tereno (terspaco, kampo).


    Elekti bonan terenon por la manovro.Gajni terenon.Organizi la terenon.Rekonkeri la perditan terenon.tereno de operacoj.
    bazo. grundo. militaferoj. militi.

    Iel rilatitaj:

    arex bazx bienx domx grundx kampx kulturx militaferx militx temx