ĉiu animalo escepte de homo: hejma, sovaĝa besto; mi donu vian karnon al la birdoj de l' ĉielo k al la bestoj de l' kampo (Z); la leono, plej forta el la bestoj (X); malbonaj infanoj amas turmenti bestojn (Z); tre kara best' estas zibelo pro sia bela felo (Z); li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento (Z).
animalo, bruto.
(f) Homo stulta aŭ kruda kiel besto: la malsaĝa besto alportas al mi la ŝlosilojn k volas nun ricevi la monon! (Z); vi trompas la popolon [...] ha, vi abomena besto! (Z).
sovaĝa besto
Ne hejmigita besto, danĝera aŭ ne por homo.
sovaĝbesto.
besta
Rilata al besto: bestaj ekskrementoj (B).
Kruda aŭ kruela: bestaj inklinoj; besta krimo, buĉado (Z).
bestia.
bestaĵo
Ago inda je besto: rompu la murojn inter la popoloj k nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj! (Z).
bestaro
Aro de bestoj: kiu timas bestaron, ne iru arbaron (Z).
bestigi
Fari iun beste mal· nobla, sensenta: drinkado bestigas la homon.
prabesto
Antaŭhistoria besto.
dombesto
Besto, vivanta kun la homoj (por agrikulturo aŭ en la hejmo).
hejmbesto
Besto tenata hejme por akompano aŭ plezuro.
maribesto
Kokcinelo. SIN. mariskarabo.
poŝbesto
Marsupiulo.
rabobestoj
Subordo (Fissipedia) de teraj karnovoruloj kun longaj, kurbaj kaninoj k tranĉaj antaŭmolaroj, ekz-e civeto, gulo, hieno, hundo, kato, leono, linko, mustelo, tigro, urso ks: (f) hom', vi bela rabobesto de l' Renesanco! (K).
prarabobestoj
[PALEONTOLOGIO] Kreodontoj.
rajdobesto
Besto, sur kiu oni povas rajdi.
sovaĝbesto
Nehejmigita besto, danĝera por la homo (vorto uzata precipe pri kvarpieduloj: lupo, leono, tigro ktp). SIN. bestio 1.
sovaĝa besto.
sovaĝbesteco
Eco de sovaĝbesto: (f) kian gradon de sovaĝbesteco povas atingi la genta malamo! (Z).
ŝarĝ (o)besto (Z)
Kvarpiedulo, uzata de homoj por transporti ŝarĝojn surdorse ( azeno, ĉevalo, kamelo ks).
tirbesto
Kvarpiedulo, uzata de homoj por transporti ŝarĝojn per tirado de veturilo ( bovo, ĉevalo, hundo ks).
virbesto
Virseksa besto: el ĉiuj brutoj prenu po sep paroj, virbestojn k iliajn inojn (X). besto