normo

norm/o (2)

  1. Ordinara, laŭregula stato, ĝenerale rekonata kiel modelo: sekvi la sociajn normojn; tiu presartisto forte dekliniĝis de la normo.
  1. [JURO] Preskribo aŭ regulo en ĝenerale aplikebla leĝo aŭ ekvivalenta akto: internacijuraj, kriminaljuraj normoj; normo, kiu reguligas la efektivigon de sankcioj.
  1. ĝenerale rekonata kaj ofte leĝe difinita regulo pri minimuma nivelo de produktokvalito, sekureco, higieno ks: normoj pri sekureco en minejoj, pri la lumiloj de aŭtomobiloj.
  1. [TEKNIKOJ] Regulo, difinanta la kondiĉojn de produktado de objekto aŭ de prilaborado de substanco, kies uzadon oni volas unuecigi tiel, ke tiuj objektoj aŭ substancoj estu interŝanĝeblaj: normoj pri laminataj feroj, pri seruroj, pri fenestrokadro; normoj pri klasifikado, pri sekureco, pri rendimento.
  1. [TEKNIKOJ] Modelo, kompare kun kiu oni juĝas la ĝustecon de la samspecaj produktaĵoj: la normoj povas garantii la ĝustajn dimensiojn de objekto aŭ ĝian egalan kvaliton; toleri koeficienton de nekonformeco al la normoj.
    etalono, ŝablono, tipo.
  1. [MATEMATIKO] (pp vektora spaco) Funkcio sur la spaco, kiu ĝeneraligas la nocion de longo: la eŭklida normo de (2, 3) estas √13.
  • seminormo
    Funkcio, kiu havas ĉiun econ de normo krom ke ĝi estas nur > 0: en spaco de Fréchet la topologio povas esti difinita per numerebla aro de seminormoj.
  • norma
    1. Rilata al la normo: la normaj difinoj, dimensioj, profilo.
    1. Konforma al la normo: norma specimeno, ekzemplero, mezurilo, pesilo; la norma tempo (loka meza horsistemo); norma atmosfero (teoria).
  • normi (tr)
    [MATEMATIKO] Provizi spacon per normo: la spaco de ĉiuj kontinuaj funkcioj ne estas normebla.
  • normaro
    Tuto de normoj en iu fako.
  • normiga
    Rilata al normigo: normiga komisiono.
  • normig (ad)i
    1. [TEKNIKOJ] Apliki normig (ad)on en iu fako de industrio, produktado ks.
    1. (vs) Konformiĝi al iu normo: normigi lingvon.
  • normig (ad)o
    [TEKNIKOJ] Unuecigado de la produktelementoj, por faciligi la laboradon aŭ la komunikadon.
  • normumi (tr)
    [MATEMATIKO] Dividi vektoron per ĝia normo tiel, ke oni ricevas elementon de normo unu. SIN. ununormigi.
  • laŭnormigi
    [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Kontroli la valoron kaj ĝustecon de objekto, aparato ks, per komparado kun la norma tipo: laŭnormigi rezistilon, kondensilon, induktobobenon.
    gradigi. [VIDU] skalo.
  • nenorma
    Nekonforma al normo.
  • samnormigi
    Aranĝi, ke ĉiuj produktoj, laboriloj ks estu laŭ la sama normo.
  • ununormigi
    Normumi.
  • medinormo
    [EKOLOGIO] Politike difinita kaj leĝe postulata medikvalito rilate al difinita (j) substanco(j) aŭ la fizika integreco de ekosistemo.
  • piĉnormo
    [MUZIKO] ĝenerale akceptita frekvenco de tono: 440 estas la piĉnormo de A super meza ĉ.

    normx


    Iel rilatitaj:

    abnormx anormalx kulturx samx