ekspluati

ekspluat/i (tr) (2)

  1. Fari, ke io estu uzata tiel, ke ĝi alportas profiton al iu: ekspluati minejon, fervojon, fabrikon, bienon, firmon, gazeton; se en mia hejmo (lando) ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento [...] (Z); (f) ŝi ne scius ekspluati sian influon al la princo (B); ekspluati la publikan scivolemon, ies paciencon, indulgon; vi scias venki, sed ne ekspluati vian venkon.
  1. Troprofiti el ies laboro, ne donante justan kompenson: Szwejc ekspluatas la kompatindajn laboristinojn (Z); ekspluati la proletaron; premata k ekspluatata popolo (B); (analoge) vi sciis bone ekspluati mian situacion! (Z).
    elsuĉi, senplumigi. [VIDU] vampiro.
  • ekspluat (ad)o
    Ago de ekspluatanto:
    1. la ekspluato de minejoj, de la grundriĉaĵoj, de fabrikoj, fervojoj; alterna ekspluatado de la tero.
      mastrumado, ekonomio;
    1. la ekspluatado de la homo far la homo estas la bazo de multaj ekonomiaj sistemoj.
  • ekspluatanto
    Tiu, kiu produktigas teron, instalon ktp: la agrikulturaj ekspluatantoj.
  • ekspluatebla
    Tia, ke oni povas ĝin ekspluati: ekspluatebla ercvejno; neekspluatebla arbaro.
  • ekspluatisto
    Tiu, kiu elprenas profiton el la laboro de la aliaj.
  • konfidekspluato
    Trompo faciligita per la konfido, kiun iu scipovis akiri.

    ekspluati

    Esprimoj:

    alterna ekspluatado de la tero.
    ekspluati ies paciencon.
    ekspluati la publikan scivolemon, ies paciencon, indulgon
    ekspluati minejon, fervojon, fabrikon, bienon, firmon, gazeton, firmon, gazeton, kolonion, proletaron, klienton
    ekspluati sian kapablon
    la ekspluatado de la homo far la homo estas la bazo de multaj ekonomiaj sistemoj.
    la premata kaj ekspluatata popolo
    se en mia hejmo (lando) ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento […]Z
    vi scias venki, sed ne ekspluati vian venkon.
    vi sciis bone ekspluati mian situacion!Z.
    ŝi ne scius ekspluati sian influon al la princoB

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    ekspluat(ad)o, ekspluatanto, ekspluatebla, ekspluatisto, konfidekspluato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    ekonomio
    el suĉi
    fari, ke io estu uzata tiel, ke ĝi alportas profiton al iu
    farmi
    mastrumado
    profiti
    senplumigi
    troprofiti el ies laboro, ne donante justan kompenson
    tro uzi
    uzadi ion, valorigante ĝin por sia profito

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx burĝx ekonomix farmx kompensx kulturx mastrx profitx suĉx uzx valorx