barbaro

  1. [historio] Ne· heleno: mi estas ŝuldanto al Grekoj k al barbaroj (X); se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, k la parolanto estos por mi barbaro (X).
  1. [historio] Ano de ne· kulturita gento ekster Romio: la invadoj de la barbaroj.
    goto, huno, vandalo.
  1. Nekulturita, ne· rafinita homo: pri versarto vi estas nur barbaro.
    ansero, porko.
  1. Kruela, ne· humana homo: spite al vi, barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo: mi lin amas! (Z); rifuĝas sur landvoj' konfuzaj aroj, k ilin ĉasas el aer' barbaroj (K).
    bruto.
  • barbara (1)
    1. Rilata al barbaroj 1 k 2: barbaraj triboj; barbara reĝo, armilo, sklavo, lingvo.
    1. Ofenda al la estetika sento pro sia krudeco: ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas nepre barbara? (Z); barbaraj terminoj (Z); io kio sonas en niaj oreloj nekompreneble k barbare (Z).
    1. Sen indulge kruela: barbaraj buĉoj, ordonoj (Z), punoj, turmentoj.
      sovaĝa, brutala.
  • barbaraĵo
    Ago barbara.
  • barbareco
    Eco de barbaro aŭ barbaraĵo: dronigi la mondon en la barbarecon.
  • barbarismo
    [lingvoscienco] Vorto, formita ne laŭ la gramatikaj reguloj, aŭ vs neekzistanta en la koncerna lingvo, ekz. 'aliel', 'mies', 'dubesenca' anst. 'alie' 'mia', 'dubasenca', aŭ neintence kripligita formo de vorto, ekz. 'kubito' anst. 'kubuto'.

    Eble rilatitaj:

    civilizx,