klera

*kler/a

Kapabla, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi kaj bone taksi la aferojn: oni povas esti instruita kaj ne klera; ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordlnare facila (Z); pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran (Z); ni konis lin kiel homon tre kleran, saĝan, bonegan lingviston (Z); klera despotismo (idealo de iuj filozofoj en la
  1. a jc).
  • klereco
    Eco de iu klera: saĝuloj estas kronataj de klereco (X); observi la ĝustan mezuron estas arto, kiu montras altan klerecon (Z); malalta grado de artista klereco (Z); lia profunda kaj vasta klereco (Z); kun via preskaŭ nenia muzika klereco (Z); sciencon oni ne mendas klerecon oni ne vendas (Z); nun finiĝas mia klereco (Z) ( [VIDU] latino).
  • klerigi
    Fari iun klera: oni elsendis lin por klerigi la popolon en la provincoj (Z); instruistoj, kiuj klerigos la menson de mia filino (Z); talento ne sole natura, sed ankaŭ klerigita (Z); kleriganto de la junularo (Z); mi decidis labori, kiom mi povas, por mia kleriĝo (Z).
    eduki, instrui, kultivi.
  • klerigado
    Agado por klerigi: la ministro pri publika klerigado.
  • klerismo
    Movado en la 18a jc, kiu celis disvastigi la lumojn de la racio: Voltero, Jozefo la dua estis adeptoj de la klerismo.
  • klerulo
    Homo klera.
    ĝentlemano, humanisto, kavaliro.
  • malklera
    Tute ne havanta klerecon: malklera rusa servisto (Z); mi estas la plej malklera homo kaj homan prudenton mi ne posedas (X); (trovi en provinco) mallumon de malklereco (Z); tio povas elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos (Z).
  • senklera
    Ne havanta klerecon: malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj (Z); lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino (Z); tiam mi estis senklerulo, [...] kiel bruto (X).
    barbaro, krudulo.

    klera


    Iel rilatitaj:

    azenx civilizx edukx kulturx scix