sterko

*sterk/o

  1. Brutaj ekskrementoj, miksitaj kun la pajlo, sur kiu la brutoj kuŝis, kaj uzataj post iom da fermentado, por plibonigi kulturgrundon: la varma sterko en la stalo (Z); tie kuŝis amaso da sterko (Z); sterko de bovinoj, de kolomboj (X); kiam la akvoj (de Nilo) malaperas, restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonan sterkon (B).
    komposto. [VIDU] sterkakvo.
  1. = aĵo.
  1. (f) Malnobla, malŝatinda afero: kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko (X); la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero (X); efektive mi rigardas ĉion kiel sterkon, por ke mi gajnu Kriston (N).
    cindro, guano, rubo.
  • sterki (tr)
    Plibonigi, aldonante al la grundo plantonutrajn substancojn: sterki ĝardenon, kampon; (analoge) la venenan herbon ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku! (Z).
  • sterkado
    Ago de iu, kiu sterkas.
  • sterkaĵo
    Produkto same uzata kiel sterko, natura aŭ fabrikita: minerala, organika sterkaĵo; nitrata, fosfata sterkaĵo; verda sterkaĵo (verdaj plantoj, supraĵe enterigitaj por plibonigi kulturgrundon).
  • sterkejo
    Loko, en kiun oni amasigas fermentontan sterkon: estis iam du kokoj, unu sur la sterkejo [...] (Z).
  • trosterkado
    [EKOLOGIO] Uzado en agrikulturo de tro grandaj kvantoj de sterkaĵoj, naturaj aŭ artefaritaj, kaŭzanta mediproblemojn. [VIDU] eŭtrofa.

    sterko


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx amonix azolx azotx bedx bovx ekologix kampx kulturx ĝardenx