virga

*virg/a

  1. (pp precipe pri homo) Ankoraŭ ne havinta seksajn rilatojn: oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgan (X); la virga diino (Artemiso).
  1. Apartenanta al virga homo: ili palpadis ŝiajn virgajn mamojn (X); kun via virga afableco avaru pli (Z); ho, nokte sia virga lito brulis (K).
  1. Ne esplorita, ne kulturita: virga tero (B); virga arbaro (B) (
    praarbaro).
  1. (f) Sendifekta, pura: la virga blankeco de la muroj (B); super Betanio pendis la virga bluo de l' ĉielo (B); (f) virga animo; virgaj revoj.
  • Virgo
    1. [ASTRONOMIO] Ekvatora konstelacio (Virgo).
    1. Sesa signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 23a de Aŭg. ĝis la 23a de Sept.
  • virgeco
    Eco de virga estaĵo: konservi, perdi, oferi sian virgecon; nun mankas ankoraŭ, ke [...] ni elmetu por vendado nian virgecon! (Z); mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon (X); jen estas la signoj de virgeco de mia filino (X); ŝi iris [...] kaj priploris sian virgecon (ploris pro tio, ke ŝi restis virga) sur la montoj (X).
    himeno.
  • virgulo
    Viro virga.
  • *virgulino
    1. Virino virga: oni serĉu por la reĝo belajn junajn virgulinojn (X).
    1. (ark.) Needziniĝinta puberulino: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon (X); virgulino fianciniĝita kun viro, kies nomo estis Jozef (N); estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino (N).
  • Virgulino
    [KRISTANISMO] Tradicia alnomo de la patrino de Jesuo: la sankta Virgulino (Z); la Virgulino Maria (Z).
    RIM. Plurfoje poetoj simpligis la kunmetaĵon virgulino al virgino: pura kiel vangoj de virgin' amata (G); lilio logas kiel virgin' naiva (K); virginaj buŝoj kun acerbo pura! (K); virginaj korpoj, mildaj al niaj lantaj amoj (W).
  • *malvirgigi
    Senigi iun je ties virgeco: malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero [...] Z.
    deflori, forlogi.

    virga


    Eble rilatitaj:

    Abiŝag, agrikulturx, donx, edzx, kulturx, list, seksx,