*eduk/i (tr)

  1. Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj k intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo: oni edukadis min kiel idealiston (Z); tiujn, kiujn ni edukis k dorlotis, ekstermis malamiko (X); ni edukis ŝin en la plej granda severeco (Z); ŝi estis edukata hejme (Z); la virinoj ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke ili povu [...] (Z); ŝi, iam tre zorge edukita de plej bonaj gepatroj (Z); Jadvinjo restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano (Z); (analoge) mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton (Z); (analoge) niaj kongresoj edukas konvinkitajn, entuziasmajn batalantojn (Z).
    formi, instrui, kulturi, pri· zorgi.
  1. Malsovaĝigi (beston): timu lupon edukitan k malamikon repacigitan (Z); eduki tigron (Z), hundon, papagon.
    dresi.
  1. (ark., pp plantoj) = selekti aŭ kultivi: eduki novan varion; eduki hederon (Z); vegetaĵoj edukitaj en oranĝerio (Z).
  • eduko
    Ago eduki k ties rezulto: ĝi estas demando pri la vivo k eduko de mia infano (Z); doni bonan edukon al (Z); (malpiulo) mortas pro manko de eduko (X).
  • edukado
    Agado de tiu, kiu edukas: zorgi pri la edukado de malpli aĝaj gefratoj (Z); hebreo ricevas sian edukadon k instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas (Z); edukado de abeloj (Z). [VIDU] pedagogio.
  • eduka
    Rilata al eduko: eduka sistemo; edukaj procedoj; ne malpli grava estas la eduka signifo de la E-istaj kongresoj (Z).
  • edukejo
    Domo, kie oni edukas knabojn aŭ knabinojn.
    lernejo, pensiono.
  • edukisto
    Homo, kiu profesie edukas:
    1. infanojn aŭ junulojn;
    1. bestojn.
      instruisto, pedagogo, mentoro, dresisto.
  • edukiteco
    Stato de tiu, kiu estas bone edukita.
    ĝentileco, klereco, manieroj.
  • geedukado
    Sistemo de edukado, en kiu oni ne apartigas la knabojn disde la knabinoj.
  • needukebla
    Tia, ke oni ne povas lin (resp. ŝin, ĝin) eduki.
    obstina, senbrida.
  • needukita
    Ne ricevinta edukon.
    kruda, malĝentila.
  • reedukado
    1. [MEDICINO] Kuraca metodo, por trejni iajn malsanulojn, trafitajn de ankilozo, paralizo ks, refari iujn movojn de la trunko aŭ membroj.
    1. Jura k sociala sistemo, per kiu oni provas, anst. puni, redoni al kondamnitoj, precipe al la pli junaj, senton pri sia persona digno k siaj sociaj devoj.


    civitana edukado.Domedukita kato.edukado.edukisto.edukiteco.eduko.fizika edukado.konstanta edukado.seksa edukado.
    diskuti. fiziko. infano. instrui. lerni. matematiko. pedagogio. pruvi.

    Iel rilatitaj:

    anakinezix artx decx direktx diskutx dresx fizikx formx infanx instrux klerx kultivx kulturx lernx matematikx mentorx pedagogix pedagogx pruvx psikologix punx selektx zorgx ĝentilx