kombi

*komb/i (tr)

  1. Purigi kaj ordigi la harojn per tiucela ilo: ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo (Z); kombi sin, kombi hundeton.
    frizi, strigli, buklo, ondo.
  1. [TEKSINDUSTRIO] Prepari por ŝpinado, per tiucela maŝino, ŝpineblajn materialojn: oni kardas la ŝpinotaĵon por la dikaj fulotaj ŝtofoj, oni kombas ĝin por la delikataj; la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo (X).
  • kombado
    Ago de tiu, kiu kombas harojn aŭ ŝpinotaĵon.
  • kombilo
    1. Ilo el korno, celuloido, plasto, metalo kc, kun longaj maldikaj dentoj, por malkonfuzi, purigi, ordigi la harojn.
    1. Analoga ilo, kion uzas la virinoj, por fiksi aŭ ornami sian hararon.
    1. Metala ilo kun longaj dentoj, uzata por prepari la lanon, kanabon ks.
  • kombisto
    Frizisto.
  • kombitaĵo, komblano
    Lanoj, kies fibroj estas pli longaj ol 15 cm.
    kardi.
  • ekkombo
    Unufoja trapaso de la kombilo en la haroj.
  • elkombi
    Eligi per kombado: elkombi la sablon el siaj haroj.
  • elkombitaĵo
    ĉio, kio restas ĉe la kombilo post kombado.
  • malkombi
    Malordigi la kombitajn harojn: la vento vin malkombis.
  • rekombi (tr)
    Denove kombi.
  • retrokombi
    Kombi, metante la harojn malantaŭen.
  • teksokombilo
    [TEKSINDUSTRIO] Densa kradeto, kiu tenas varperojn en ĝustaj distancoj kaj alpremas la traĵetitan vefteron al la teksaĵo.
  • venuskombilo
    Skandiko, pli speciale Scandix pectenveneris.

    kombi


    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekkombo, elkombi, elkombitaĵo, kombado, kombi, kombilo, kombisto, kombitaĵo, komblano, komblano, malkombi, rekombi, retrokombi, teksokombilo, venuskombilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aranĝi siajn harojn
    fiksi
    flegi
    frizi
    kardi
    malkonfuzi
    miksi
    ordigi
    perdi harojn
    purigi
    strigli
    tondi
    ŝpini
    kombilo el , , ,
    barbiro
    barbo
    broso
    buklo
    dento
    dorso
    haro
    ondo
    vesto
    skandiko (venuskombilo)
    densa kombilo
    diraka

    Iel rilatitaj:

    Dirakx aranĝx barbirx barbx brosx buklx densx dentx dorsx fiksx flegx frizx harx kardx konfuzx kulturx miksx ondx ordx perdx purx skandikx striglx tondx vestx ŝpinx