kanalo

kanal/o (1)

  1. Artefarita akvovojo: fosi kanalon (Z); veturi sur la kanaloj (Z); la kanaloj de Venecio, de Amsterdamo; kanalo je internacia normo; Panama (79°50'U, 9°07'N), Sueza (32°18'E, 31°N) kanalo; la Granda Kanalo (117°E, 35°N). [VIDU] kluzo, barĝo.
  1. Simila artefaritaĵo, uzata por diversaj celoj, sekigo de marĉa regiono, irigacio, forkondukado de malpuraĵoj ks: kloaka kanalo.
  1. [GEOGRAFIO] Parto de maro, pli larĝa ol markolo, kaj komunikiganta du marojn: kanalo de Sankta Georgo (6°U, 52°N), de Mozambiko (40°E, 20°S); oni alproksimiĝas al la Kanalo (Z) (sk. Manika, 3°U, 50°N).
  1. [ANATOMIO] [BOTANIKO] Organa tubo: semicirklaj kanaloj de la interna orelo; la vertebra, la spira (Z), la uretra kanalo.
    dukto.
  1. [BIOLOGIO] Eta, tuboforma grupo de proteinoj de la ĉela membrano, tra kiu pasas jonoj aŭ malgrandaj molekuloj: natrikanalo; tensidependa, kemidependa kanalo.
  1. [ELEKTRO] [KOMPUTIKO] Vojo por elektra signalo aŭ transsendado de datenoj: stereofonia aparato havas du kanalojn; plurkanala telefonlineo; trovi neokupitan kanalon; per signalplektado oni povas dispartigi kanalon en subkanalojn. [VIDU] plekti.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Frekvencozono, atribuita al radio- aŭ televido-stacio.
  1. (f) Io, pere de kio oni atingas celon: diskonigi sian opinion per la kanalo de la revuo.
  • centra kanalo, ependima kanalo
    Vd ependimo.
  • kanalaro
    Reto de kanaloj.
  • kanaleto
    1. Mallarĝa kanalo, por defluigi akvon pluvan aŭ malpuraĵan: la monero falis en la kanaleton de la strato.
      defluilo, rojo.
    1. Mallarĝa kanalo, difinita por akcepti tubojn, kondukajn kablojn ktp.
    1. [ANATOMIO] [BOTANIKO] Tre maldika kanalo.
  • kanaletaro
    Reto de kanaletoj aŭ konduktiloj, aranĝita sub tero, por la defluigado de la malbonaj akvoj.
  • kanaligi
    Transformi riveron en kanalon, digante la bordojn, rektigante la fluon ktp.
  • kanalizi (Z)
    Provizi per kanaloj (regionon, landon).
  • flankkanalo
    Kanalo, fosita apud kaj laŭlonge de rivero: flankkanalo ĉe Rejno.
  • ĵetkanalo
    [TEKSINDUSTRIO] Triangula spaco inter du partoj de varpo kaj teksokombilo, kie trakuras la navedo, enmetante vefton.
  • nutrokanalo
    [ANATOMIO] La tuta vojo, kiun iras la nutraĵoj en la korpo: buŝo, ezofago, stomako, intestoj, anuso. SIN. digesta tuba.
  • pluvkanaleto
    1. [ARKITEKTURO] Kanaleto el malpeza materialo (zinko, plastaĵo), kroĉita aŭ alkonstruita rande de tegmento por ricevi la pluvakvon fluantan de ĝi: tegmentranda, surmura pluvkanaleto.
      gargojlo, defluilo, pluvtubo, tubfluilo, vomtubo.
    1. Kanaleto, aranĝita rande de trotuaro, en kiun kuniĝas la pluvakvo, fluonta al kloako.
  • spirkanalo
    [ANATOMIO] Tuto de la nazo, laringo, trakeo ĝis la pulmoj.
  • voĉkanalo
    La superglota parto de la parolaparato.

    kanalo


    Iel rilatitaj:

    acinx cisternx flux forkx kulturx riverx stratx tegmentx