regiono

*region/o

  1. Parto de lando aŭ de ia spaco, kun karakterizaj ecoj: montara, apudmara, Pariza regiono; la industriaj regionoj de Britio; ekonomia regiono; kiam en tiun regionon venas la nebulo [...] (Z); la preĝejoj de tiu regiono staras kiel pecoj da roko (Z); estis bele vidi novajn regionojn kaj novajn homojn (Z); la altaj regionoj de la atmosfero.
  1. [ANATOMIO] Korpoparto difinita en priskriba anatomio pro ĝiaj karakterizaj ecoj: deltoida regiono (regio deltoidea); la lumba regiono; [MEDICINO] la alarma regiono (interna parto de la superspina kavaĵo de la skapolo, kie oni ofte aŭdas la unuajn simptomojn de la pulma tuberkulozo).
  1. (f) Sfero, kampo de efiko de aferoj, prezentanta ian specialan econ: doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de la (virina) laborado (Z); miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj (Z); tio ĉi estas perdo por la aliaj regionoj de scienco (Z); neniu el tiuj provoj eliris el la regiono de projektoj (Z); la regiono de revoj (Z).
  1. [MATEMATIKO] Koneksa malfermita aro.
  • regiona
    Koncernanta nur unu regionon: regiona dialekto, kutimo, gazeto, ekspozicio; regiona metropolo; regiona planado.
    provinca.
  • regionestro (X)
    ĉefo de administra regiono.
  • regionismo
    Politika aŭ artisma doktrino, celanta konservi la apartajn interesojn kaj la diferencigajn trajtojn de ĉiu regiono.
  • regionisto
    Adepto de regionismo.
  • postregiono
    Landinterno.
  • provizregiono
    [TELEKOMUNIKOJ] (pp spaca telekomunikado) La parto de tersurfaco, vidata de satelito.

    regiono


    Esprimoj

    Havi panoraman vidon de la regiono.
    La valorigado de duondezertaj regionoj.
    Naturigi planton en nova regiono.
    Nesensivigi korpan regionon per injektoj.
    Troloĝata regiono.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    postregiono,provizregiono,regiona,regionestro,regionismo,regionisto,regiono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    kampo de effiko de aferoj
    lando
    parto
    provinco
    sfero
    spaco

    Ankaŭ vidu:

    agrikulturo. geografio. geografo. lando. proksima. rigardi. tero. urbo.

    Iel rilatitaj:

    Apulix Aragonx Argx Arkadix Bearnx Besarabix Botnix Boĵolezx Burgonjx agrikulturx bienx dezertx geografix geografx kampx kulturx landx partx proksimx provincx rigardx sferx spacx terx urbx