[ BOTANIKO] ĉiu sp. de greno, uzata por nutrado de homoj k bestoj, i.a. por panproduktado: plej multaj cerealoj (ekz. maizo, rizo, tritiko) apartenas al poacoj, malmultaj (vosta amaranto, fagopiro, kvinoo) al aliaj fam-oj.
cerealaĵo [ KUIRARTO] ĉiu el la produktoj el cerealoj, flokigitaj aŭ alie prilaboritaj por servi kiel matenmanĝaĵo, manĝata kun lakto, salo, sukero, mielo aŭ fruktoj, precipe en N-Ameriko k Eŭropo. avenflokoj. cerealx