rotacii

rotaci/i (ntr) (Z)


Turniĝi ĉirkaŭ interna akso: nia tero rotacias; rotacii sur pivoto.
ruliĝi, turniĝi. [VIDU] rivoluo.
  • rotacio
    1. Moviĝo de io, kio rotacias: la rotacio de la planedoj, de turbino, rotacirapido; [ASTRONOMIO] diferenciala rotacio (nekohera turniĝo de gasa maso, tiel ke malsamaj partoj turniĝas kun diversaj angulecaj rapidoj).
    1. [MATEMATIKO] Senreflekta movo en la ebeno kun fiksa punkto, en la spaco kun fiksa rekto (la akso).
    1. Regula ŝanĝo, sinsekvo: la novico okupas ĉiujn postenojn en rotacio; rotacio de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon).
    1. = kirlo 2.
  • rotacia
    Rilata al rotacio: rotacia akso, rotacia maŝino (ĉe kiu turniĝa movo estas senpere produktata); rotacia presilo; rotacia figuro, kvantumnombro.
  • rotaciuloj
    [ZOOLOGIO] Filumo (Rotifera) de triblastaj senvertebruloj sensegmentaj, sencelomaj, mikroskope malgrandaj, kun radosimila organo sur la kapo.

    rotacii


    Iel rilatitaj:

    astronomix astronomx centrifugx kulturx radx rulx