tero

*ter/o

  • I- El komunuza vidpunkto:
    1. La solida, firma supraĵo, kiu portas homojn, bestojn, kaj konstruaĵojn: sur la tero kuŝas ŝtono (Z); havi firman teron sub la piedoj (Z); Roll levas la leteron de la tero kaj legas (Z); li furioze piedbatas la teron (Z); sidiĝu sur la tero, sentronigita filino! (X); ili kuŝiĝas sur la teron kaj ekdormas (Z); Moor rigardas al la tero (Z); li kisas la teron (Z); kiu leviĝas fiere, baldaŭ falos al la tero (Z); la sama afero, sed kun kapo al la tero (Z); ektremis kaj ekskuiĝis la tero (X); el la tero disbatita per la piedoj fariĝis marĉo (Z); fosi la teron.
      polvo.
    1. Tiu supraĵo, kiu portas vegetaĵojn: kreskigu la tero verdaĵon, herbon! (X); pluvo en Aprilo-por la tero utilo (Z); kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano (X); la floroj jam estas sur la tero (X); el sama tero devenas, saman sukon entenas (Z); la tero ne satiĝas de akvo (X); plugebla tero.
      grundo, humo. [VIDU] terbulo.
    1. Tiu supraĵo, sub kiun oni metas la mortintojn: ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estis prenita (X); la kantisto de Iliado fariĝis tero en la tero (Z); oni ĵetas iom da tero sur lian kapon (de mortinto), kaj ĉio finita!; ĉi tie kuŝas, fariĝinte denove tero, iu [...] (Z).
      cindro, polvo.
    1. Tiu solida supraĵo, kontraste kun la akva: k Dio nomis la sekaĵon tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo li nomis maroj (X); laŭdu la maron sed restu sur tero (Z); la vento pelis ilin al la tero (Z); la boato tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon (Z); atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero (Z).
  • II- El la vidpunkto de la konsisto:
    1. [HISTORIO] Unu el la kvar elementoj, distingitaj de la antikvuloj: fajro kaj aero kaj ter'k akvo.
    1. [TEKNIKOJ] Substanco, el kiu konsistas tiu supraĵo: sabla, argila tero (B); poto el tero; erika tero; Siena tero (farbo); bakita tero (SIN. terakoto).
      argilo.
    1. [KEMIO] Kn de kelkaj metalaj oksidoj, precipe: alkala tero kaj malofta, rara tero
    1. [ELEKTRO] La surfaco de la tero 1, rigardata kiel potencialo nul: konekti al la tero; tero konsistigas unu platon de granda kondensilo, kies alia plato estas anteno.
      maso 4.
  • III- El geografia vidpunkto:
    1. Pli-malpli vasta, limigita parto de tiu supraĵo: Jozef aĉetis la tutan Egiptan teron por Faraono (X); ili ne vendis sian teron (X); al via idaro Mi donos ĉi tiun teron (X); certe sur iu punkto de la tero de Danujo (Z); mi salutas vin, ho tero patrolanda! (Z); vi (Litovujo), kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro (Z); la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta (X).
      bieno, lando, regiono. [VIDU] terkolo.
    1. [HISTORIO] Tiu supraĵo, kredata plata kiel briko aŭ disko, kaj tegmentita de la ĉiela firmaĵo: en la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron (X); li difinis la fundamentojn de la tero (X); en la fino de la tero (X); ĉe la kvar anguloj de la tero (X); se la ĉielo falus al la tero, birdokaptado estus facila afero (Z); ĉielo kaj tero! (Z) (ĵurformulo); post mia malapero renversiĝu la tero! (Z).
    1. La globo, rigardata kiel la loĝejo de homoj: ĉi tie kuŝas la plej granda kantisto de la tero (Z); propra sufero-plej granda sur la tero (Z); de peko kaj mizero estas plena la tero (Z); mi ankaŭ lokon sur la tero okupas (Z); kastel' en aeromalsato sur tero (Z); lia nomo estas konata tra la tuta tero (B); (kun religia nuanco, kontraste al la transmortejo) ĉiuj niaj tagoj sur la tero (Z); li vivas sur la tero kiel en infero (Z); la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero (X); la posedaĵoj, la plezuroj de la tero. [VIDU] terglobo.
    1. La homoj, kiuj tie loĝas: la mastroj de la tero; la peco da ŝtof', antaŭ kiu tremadis la tero (Z); vi estas la salo de la tero (N); por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion (X); aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo (X); la tero malvirtiĝis antaŭ Dio (X).
  • alkala tero
    [KEMIO] Oksido aŭ hidroksido de teralkala metalo (Ca, Sr, Ba, Ra).
  • malofta tero, rara tero
    [KEMIO] Oksido de lantanido.
  • Tero
    1. [ASTRONOMIO] Planedo, la tria ekde Suno, inter Venuso kaj Marso, la sola ĝis nun konata kun vivuloj, kaj ĉirkaŭ kiu rivoluas Luno: la ekvatora diametro de Tero estas de 12 756 km, la polusa diametro de 12 713 km; Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso en 23 h 56 min 4 s, kaj rivoluas ĉirkaŭ Suno en 365 tagoj 6 h 9 min 5 s.
      atmosfero, hidrosfero.
    1. [MITOLOGIO] Greklatina diino, edzino de Urano kaj patrino i.a. de Krono; kultata kiel patrino de ĉiuj estaĵoj.
      Ceres, Demeter.
  • tera
    1. Rilata al Tero: la Tera globo, atmosfero; la Tera diametro, maso, denso, strukturo.
    1. Vivanta sur la solida parto de la tero: teraj bestoj, plantoj; (analoge) la teraj armeoj.
    1. Konsistanta tute aŭ parte el tero: tera poto (B).
    1. Surtera: deziri al si vivon post la tera (Z); la teraj vantaĵoj; post la forĵeto de teraj zorgoj (Z).
  • tere
    Sur la tero: ili kuŝis tere; (kun movo) la besto falis teren; la rajdisto desaltis teren; la greno kuŝis kiel terenbatita (Z); terenkuŝiĝi.
  • teraĵo
    Amaso da elfosita kaj transportita tero: alportita teraĵo.
    taluso.
  • teraĵisto
    Laboristo, kiu ŝoveladas teraĵon.
  • terido
    [RELIGIO] Homo, kiel mortema estaĵo.
  • terkolora
    Havanta okran aŭ kakian koloron.
  • Ter-Nova
    Novlando.
  • alterigi
    [ELEKTRO] Konekti kun la tero.
  • alteriĝi
    1. [AVIADO] Manovri por malsuprenflugi al la tero kaj suriĝi sur ĝin.
    1. [ŜIPOJ] Manovri, por veni al la bordo kaj tie halti.
  • elterigi
    Eligi el la tero, fosante: elterigi antikvajn monerojn, kaŝitan trezoron; elterigo de kadavro por justica esploro.
  • elteriĝi
    Eliĝi el la tero: jam la unuaj ŝosoj elteriĝis.
  • *enterigi
    1. Meti en la teron: enterigi markoton, rezervon da pomoj; enterigi armilojn; la Sfinkso, duone enterigita en la sablo (Z).
    1. Sepulti, metante en la teron: oni devas enterigi ŝin kristane (Z); lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn (N); oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron (Z); ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj (Z).
    1. (f) Fari, ke io malaperu, ke oni ne plu parolu pri ĝi: enterigi projekton en la arkivon; eble nia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj jam enterigita (Z); nun ĉio estas enterigita kaj forgesita! (Z).
  • enterigo
    Tuto de la ceremonioj, per kiuj oni enterigas mortinton: venis la tago de la enterigo (Z); ni ĉiuj ĉeestis lian enterigon; ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon? (Z); enteriga entrepreno, procesio, soleno.
  • enterigisto
    Oficisto de enteriga entrepreno.
    tombisto.
  • enteriĝi
    Enprofundiĝi en la teron: ŝi paŝis sur panon, enteriĝis kaj malaperis (Z).
  • netera
    Ne apartenanta al la tero, al la homa mondo: netera aperaĵo.
  • sentera
    Ne posedanta teron, landon: tia sentera popolo, kiel la hebreoj (Z); Johano la Sentera (Senlanda).
  • subtera
    Tia, ke ĝi estas, okazas sub la tero: subtera galerio, fervojo; subteraj laboroj; subtera akvo, ĉambro; subteraj feoj; (f) subtera agado; propagando, agitado.
  • subteraĵo
    Io konstruita sub tero.
    hipogeo, kelo, kripto.
  • supertera
    1. [ARKITEKTURO] Troviĝanta super la tero, pere de arkadoj, pilieroj ks: la supertera metroo de Nov-Jorko.
    1. Apartenanta al ia speco, sfero, regno supera al la homa mondo: supertera aspiro, idealo, estaĵo ( [VIDU] anĝelo); (f) supertera beleco (Z), feliĉo.
      supernatura.
  • surtera
    1. Troviĝanta aŭ moviĝanta sur la surfaco de la tero: surteraj arkeologiaj restaĵoj (kontraste al la subteraj); surtera velĉaro.
    1. Okazanta sur la tero, kontraste al la postmortaj eblaĵoj: kiam oni finis sian surteran bataladon (Z); la tagoj de nia surtera vivo (Z); en nia surtera ekzistado (Z); se ne ekzistas alia vivo post ĉi tiu surtera (Z).
  • surterigi
    Meti sur la teron: surteriga ŝipo (por surterigi trupojn).
  • surteriĝi
    [AVIADO] Ektuŝi la teron, perdante flugrapidecon kaj bremsante la radojn, por halti: kriza surteriĝo (en nenormalaj cirkonstancoj); blinda surteriĝo (sen videbleco, helpe de speciala aparato).
    surakviĝi.
  • transtera
    Postmorta: la transteraj punoj kaj rekompencoj estas la bazo de multaj religioj.
  • aluntero
    Vd aluno.
  • humtero
    Tero, en kiu konsiderinda parto de la kulturebla tavolo konsistas el humo.
  • sektero
    Parto de tero, sur kiu ne estas akvo: k la riverojn Mi faros sektero (X).
  • vizaĝaltere
    Tiel, ke la vizaĝo de la koncernato tuŝas la teron: ili ĵetiĝis vizaĝaltere (X).
    adorkliniĝi.

    tero


    Esprimoj

    Havi firman teron sub la piedoj.
    Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano.
    Movi ĉielon kaj teron

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Siena tero,alkala tero,alteriĝi,aluntero,diatomea tero,dolĉa terpomo,elteriĝi,enterigi,enterigisto,enterigo,enteriĝi,humtero,malofta tero,netera,pulvorskabo de terpomo,rara tero,sektero,sentera,subtera,subteraĵo,supertera,surtera,surterigi,surteriĝi,ter-butanolo,tera,teralkala metalo,teralkalo,teramaso,teraĵisto,teraĵo,terbulo,terdometo,tere,terenfalo,teretaĝo,terfalo,tergaso,terglobo,terhundo,terido,terimposto,terkabano,terkapo,terkarbo,terkoboldo,terkolo,terkolora,terkonekto,terkontakto,terkorbo,terkrusto,terkultivo,terkulturisto,terkulturo,terlango,terlito,termezuri,termigdalo,ternesto,ternuksa arakido,ternukso,tero,tero-Nova,teromagnetismo,terpeco,terpeĉo,terpinto,terpiro,terpizo,terpom-fritoj,terpomo,terpomskabo,terpomskarabo,terpoto,terproduktaĵoj,terskrapilo,terskuo,terspaco,terstelo,tersurfaca inversio,tertremo,tertuŝo,tervakso,tervermo,terzono,terĵetiĝi,vizaĝaltere

    El la malnova greka


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    filistra
    proza
    senideala
    senpoezia
    vulgara
    surplanke

    ellitiĝi
    elseliĝi
    enterigi
    sepulti (enterigi)
    alkonekti al la tero

    argilo
    astenosfero
    atmosfero
    bieno
    briko
    ceramiko
    cindro
    ekvatoro
    elemento
    emajlo
    fajenco
    fajrargilo
    feŭdo
    globo
    globuso
    grindo
    grundo
    hidrosfero
    hipogeo (subteraĵo)
    horizonto
    humo
    karbo
    kelo (subteraĵo)
    kerno
    kompaso
    kontinento
    kripto (subteraĵo)
    krusto
    lako
    lando
    litosfero
    mantelo
    mapo
    maso
    minejo
    mondo
    nordo
    okcidento
    oriento
    pejzaĝo
    planedo
    poluso
    polvo
    porcelano
    potargilo
    regiono
    reveno al la kampara vivo
    sablo
    siena tero
    sieno
    sudo
    taluso
    terakoto (bakitan tero)
    terarmeo
    teraso
    terbenko
    terglobo
    terkonekto
    tombisto (enterigisto)
    ĉefpunktoj
    ŝakto
    ŝamoto
    Demeter
    Ceres

    Ankaŭ vidu:

    aero, agrikulturo, fajro, fiziko, lando, mineralo, monda, naskiĝa tero, naturaj Elementoj, regiono, vento

    Iel rilatitaj:

    Demeter Lunx Sunx aerx agrikulturx agronomx akrex aluvix argilx astenosferx batatx bienx bordx domx fajrx fizikx grundx horizontx insulx kulturx landx litx mapx marx materialx mineralogix mineralx mondx naskx naturaj noktx nordx okcidentx orientx partx planedx plankx potx regionx riverx stelx sudx terpomx trux ventx