rasti

*rast/i (tr)

  1. Kunkolekti (fojnon, pajlon, falintajn foliojn ks) per tiucela ilo: rasti la tonditan herbon.
  1. Taŭge purigi kaj ebenigi grundan supraĵon, skrapante per tiucela ilo: rasti bedon.
  1. [LUDOJ] ĉe ludotablo kolekti la monon de la perdintaj ludantoj per tiucela ilo (pp la krupiero).
  1. Metode priserĉi difinitan areon, uzante tre densajn truperojn por kapti aŭ detrui malamikojn aŭ krimulon: la soldatoj ĉirkaŭbaris kaj rastis la regionon (B); la polico rastis la kvartalon post la atenco.
  • rastado
    Ago de tiu, kiu rastas.
  • rastilo
    1. Diversspeca kultura kaj ĝardena ilo, konsistanta el longa bastono kun transversa stango provizita per dentoj.
    1. Similforma ilo, el ligno kun eburaj dentoj, uzata de krupieroj.
  • forrasti
    Forigi, rastante: ŝi devis forrasti la sablon antaŭ la pordo.

    rasti


    Iel rilatitaj:

    bildx kampx kulturx ĝardenx