haro

*har/o

  1. [ANATOMIO] (pilus) Fadenforma epiderma elkreskaĵo, pli-malpli dense kovranta la korpon de homo kaj de ceteraj mamuloj: haroj estas karakterizaĵo de la mamuloj; longaj, rigidaj, krispaj haroj; ŝiri al si unu grizan haron; eĉ unu haro de via kapo ne pereos (N); pli tiras virina haro ol ĉevala paro (Z) (virino ĉiam atingas sian celon); li havas pli da ŝuldoj en la urbo ol da haroj en la barbo (Z); havi harojn sur la mandorsoj, sur la brusto; la haroj sur mia korpo rigidiĝis (X); haro estas tre maldika (Z); (f) disfendi, dissplitigi harojn (subtilaĉe diskuti).
    vilo; hararanĝo, harbulbo, harfoliklo, harplektaĵo, harvosto.
  1. (evi) = hararo: virino havas haron longan kaj saĝon mallongan (Z).
  1. [BOTANIKO] Samaspekta elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj: unuĉelaj, plurĉelaj, urtikaj haroj.
    glandoharo, kovroharo, sorboharo.
  • haroj
    1. Tuto de tiuj elkreskaĵoj, kovrantaj la korpon de besto, kaj eventuale uzataj kiel labormaterialo: lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn (Z); fajrerojn oni povis aperigi ĉe la kato, kiam oni frotetis ĝin kontraŭ la haroj (Z); ĉevalo kun nigraj silkaj haroj; peniko el melaj haroj; tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj (N); tendoj el kapraj haroj.
      felo.
    1. Tuto de tiuj elkreskaĵoj, kovrantaj la kranihaŭton de homo: blondaj, brunaj, nigraj, rufaj haroj; kombi, dislimi al si la harojn; hartondi la harojn; flegi siajn harojn; plektitaj haroj; ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo (N); de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj (Z); perdi la harojn; havi falsajn harojn; ŝiri al si la harojn (de malespero); ili kaptis unu la alian ĉe la haroj; la haroj stariĝas (Z) (de teruro); (analoge) la branĉoj pendas malsupren, kvazaŭ ili estus verdaj longaj haroj (Z); la haroj de kometo.
      buklo, ligo, dislimo; [VIDU] kalva, ŝampuo, tonsuro.
  • hara
    Rilata al haro (j): hara flanko de felo; hara (harteksita) vesto (Z).
  • haraĵo
    1. Loko de la haŭto kovrita de haroj.
    1. ŝtofo el haroj.
  • haraĵa (Z)
    Kovrita de haroj.
  • hararo
    1. Tuto de la haroj de besto.
      felo.
    1. Tuto de la haroj de homa kapo: hararon vian vent' karesas (K): lasi sian hararon flugi en la vento; li lamentis, veis, ŝiris la hararon (K).
    peruko.
  • *harego
    Dika haro de porko, erinaco ks: starigi la haregojn (Z).
    krino.
  • hareto
    Tre maldika haro: (f) lia vivo estas sur hareto (Z), pendas de hareto (Z) (estas en ekstrema danĝero).
  • hariĝi
    Kovriĝi de haroj: kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! (Z).
  • haristo
    Metiisto, kiu flegas la harojn.
    barbiro, frizisto.
  • senhara
    1. Ne havanta harojn: kelkaj homaj gentoj estas senharaj.
    1. Perdinta harojn.
  • senharigi
    Formeti la harojn de iu korpoparto per forŝiro, forbruligo aŭ detruo: senhariga ungvento.
  • senhariĝi
    Iĝi senhara: se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo (X); malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas (Z).
  • senharulo
    Homo perdinta kapharojn: se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo (X).
    razi, tonsuro.
  • akselharoj
    Haroj kreskantaj ĉe la homaj akseloj.
  • ĉevalharo (Z)
    Dika, longa haro de ĉevalo. SIN. krino.
  • glandoharo
    [BOTANIKO] (pp vaskulplantoj) haro kun ĝenerale globforma kapo unu- aŭ plur-ĉela, kiu sekrecias likvon.
  • grizharulo
    Maljuna homo: ekstermos glavo suĉinfanon kun grizharulo (X).
  • kamelharoj
    Fortikaj haroj de kamelo, uzataj en teksindustrio.
  • kamelharaĵo
    Vesto aŭ kovrilo el kamelharoj.
  • kapharoj
    Haroj 2.
  • *kolharoj
    Haroj kreskantaj sur la kolo de kelkaj bestoj: kolharoj de leono, ĉevalo.
    krinaro.
  • kovroharo
    [BOTANIKO] ĉiu el la haroj, pli-malpli dense kovrantaj la epidermon aŭ la supraĵon de plantoj aŭ fungoj.
  • *lipharoj
    1. Haroj kreskantaj sur la supra virlipo: longaj, kuspitaj, vaksitaj lipharoj; la buŝo duone kovrita de malgrandaj lipharoj (Z); pintigi al si la lipharojn; bruligi al si la lipharojn (Z) (honte malsukcesi).
    1. (analoge, ĉe bestoj) Vibrisoj 2: lipharoj de kato; la musfraŭloj karesadis al si per la piedeto la lipharojn (Z).
  • makulhara
    Prezentanta diverskoloran felon: oni konas lin kiel makulharan hundon (Z).
  • mult (a)hara
    Kovrita de multaj haroj.
  • nazharo
    ĉiu el la haroj en la naztruoj de mamuloj (inklude de homo). SIN. vibriso 1.
  • *okulharoj
    Haroj elkreskantaj el la rando de l' palpebroj: larmo pendis en siaj okulharoj (Z).
    brovo.
  • pubharoj
    Haroj kovrantaj la pubon: la Heleninoj kutimis forbruligi siajn pubharojn.
  • sorboharo
    [BOTANIKO] ĉiu el la haroj de la radikoj de vaskulplantoj, rolantaj en sorbado de akvo kaj solviĝintaj mineraloj.
  • *vangharoj
    Haroj kreskantaj sur la vangoj de la viroj kaj laŭmode tonditaj.
  • venushararo
    Venushara adianto.
  • vertharoj (Z)
    La tufo de haroj, elkreskantaj ĉe la verto kaj kovrantaj la postan parton de la kapo.

    haro



    Aŭreolita de siaj blondaj haroj.
    Brunigi la harojn per tinkturo.
    Disfendi harojn (subtilaĉe diskuti).
    Harojn kombi, tondi, flegi, perdi.
    Lasi sian hararon flugi en la vento.
    Maldika kiel haro (kapilara).
    Ondumi la harojn.
    Oni tondis lin kalva.
    Ŝiaj haroj ondiĝadis ĉirkaŭ la kapo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    -har-
    Berenica hararo, akselharoj, blankhara matiolo, glandoharo, grizharulo, hara, hara kopreno, hararanĝo, hararo, harasplenio, haraĵa, haraĵo, harbulbo, harego, hareto, harfasketo, harfendado, harfiliko, harfoliklo, haristo, hariĝi, harligo, haro, haroj, harpinglo, harplektaĵo, harreto, harsekigilo, harsplitado, hartubero, harvermoj, harvosto, harĉemizo, harŝanĝo, kamelharaĵo, kamelharoj, kapharoj, kaŝtanhara, kolharoj, kovroharo, lipharoj, makulhara, mult(a)hara, nazharo, okulharoj, pubharoj, senhara, senharigi, senhariĝi, senharulo, sorboharo, stuphara, vangharharoj, venushara adianto, venushararo, vertharoj, ĉevalharo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    haroj
    aranĝitaj
    blondaj
    brunaj
    buklitaj
    delikataj
    densaj
    hirtaj
    krispaj
    kâstankoloraj
    longaj
    nigraj
    rigidaj
    rufaj

    kalva
    kapilara

    aranĝi
    frizi
    hirti
    karesi
    kombi
    perdi
    plekti
    razi
    tondi

    anatomio
    barbo
    brovo
    buklo
    buŝo
    epidermo
    erinaco
    fadeno
    felo
    frizejo
    frizisto
    histriko
    kapo
    kombilo
    korpo
    kranio
    krino
    peruko
    pikilo
    pilokarpo
    plumo
    ponevosto
    razilo
    skalpo
    tondilo
    tonsuro
    tualeto
    tufo
    vango
    vibriso
    vilo
    vizaĝo
    ŝampuo

    Bildvortaro


    40-01 : longa, libere pendanta hararo
    40-02 : multbukla peruko
    40-03 : faskoperuko
    40-04 : mozarta harfasko
    40-05 : harfaska banto
    40-06 : sakperuko (7-9)
    40-07 : ŝilerbukoj je la flankoj
    40-08 : harfaskujo
    40-09 : velura banto
    40-10 : centra hardivido
    40-11 : larĝaj lipharoj; abundaj lipharoj
    40-12 : broshararo; erinachararo
    40-13 : pinta barbeto; kaprobarbo; mentonbarbo
    40-14 : vangobarbo
    40-15 : pinta mentonbarbo
    40-16 : flanka hardivido
    40-17 : plenbarbo
    40-18 : kvadrata barbo; stucita barbo; tondita barbo
    40-19 : muŝbarbo; muŝo
    40-20 : bukla hararo; artista hararo
    40-21 : anglaj, dentobrosaj lipharoj
    40-22 : vertkalvulo
    40-23 : kalva verto
    40-24 : harkrono
    40-25 : kalvulo
    40-26 : duonlonga hararo
    40-26 : stoplobarbo; tritaga barbo
    40-27 : flankbarbetoj
    40-28 : glata vizaĝo; glatrazita vizaĝo
    40-29 : duonperuko; berethararo
    40-30 : huliganfrizaĵo
    40-31 : pomadita fruntobuklo
    40-32 : ĉampinjonstilo
    40-33 : hipifrizaĵo
    40-34 : irokeza hararo; punka* hararo
    40-35 : harplektaĵo
    41-01 : noda hararanĝo
    41-02 : ornamaĵoj
    41-03 : forigitaj fruntharoj
    41-04 : knabeca hararanĝo
    41-05 : krispigitaj flankharoj
    41-06 : mallongaj, glataj fruntharoj; franĝa frizo
    41-07 : altfrizitaĵo kun subkunseno
    41-08 : frizaĵo kun buklotufo
    41-09 : bubofrizaĵo
    41-10 : paĝia hararanĝo
    41-11 : fruntaj franĝoharoj
    41-12 : ondlinia hararanĝo
    41-13 : olimpia ondo-aranĝo; harkrono
    41-14 : kaptuka stilo
    41-15 : drapita kaptuko (turbano)
    41-16 : krona hararanĝo
    41-17 : harplektaĵoj
    41-18, 19 : helika hararanĝo (sur la orelojn)
    41-19 : harheliko
    41-20 : harplektaĵoj; pendaj plektaĵoj
    41-21 : bukla hararanĝo; molbukla hararo; leĝerbukla hararo
    41-22 : ĉevalvosta hararanĝo
    41-23 : ŝvelforma aranĝgo; pufhararo
    41-24 : ondumita frizaĵo kun surpinglita tubero
    41-25 : leona kolharareca hararanĝo; leonkolhararo
    41-26 : hararanĝo laŭ afrikeca stilo (por viroj kaj virinoj); afrohararo
    41-27 : mallonga ĝelfiksita hararo
    41-28 : longe libere pendanta hararo; ĝisŝultra hararo
    41-29 : franĝa stilo

    Iel rilatitaj:

    Venusx alopecix anatomix aranĝx arbx barbirx barbx blondx brosx brovx brunx buklx buŝx cilix epidermx erinacx fadenx felx flegx franĝx frizx haŭtx hirtx histrikx kalvx kapilarx kapx karesx kombx korpx kranix krinx krispx ligx longx matiolx nigrx olex ondumx palpebrx perdx perukx pikx pilokarpx plektx plumx razx rigidx rufx skalpx tondx tonsurx tualetx tufx vangx vibrisx vilx vizaghx vizaĝx vostx ĉikanx ŝampux ŝanĝx ŝtofx