araneo

  • [zoologio] G. (Araneus) de artropodoj el la klaso de araneoidoj, kiuj teksas reton el tre maldikaj, parte gluecaj fadenoj (
    silko 2), per kiu ili kaptas insektojn kc.
  • [KOMUNUZO] Araneulo: li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo: vi instruas al mi elteni! (Z).
  • diadema araneo
    [zoologio] Sp. de araneo 1 (A. diadematus) kun speco de blanka kruco sur la dorsa flanko de la abdomeno.
  • aranea
    Rilata al araneo (j): (f) aranea insidemo.
  • araneaĵo
  • Reto ŝpinita de araneo: malnova ŝranko, plena de polvo k araneaĵoj.
  • (f) Io simila al araneaĵo per sia rompebleco aŭ komplikeco: hipokritulo, kies espero estas araneaĵo (X); tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: Morto! (Z).
  • araneoidoj
    Klaso (Arachnida) de artropodoj kun 4 paroj da kruroj, al kiu apartenas la ordoj de akaruloj, araneuloj, falangiuloj, skorpiuloj k.a.
  • araneuloj
    Ordo (Araneae) de araneoidoj, al kiu apartenas araneo, tarantulo k.a.
  • akvoaraneo
    Argironeto.
  • birdaraneoj
    Terafozedoj.
  • domaraneo
    Vulgara kn de sp-oj de tegenario, kiuj vivas en domoj.
  • krabaraneoj
    Grupo de araneuloj (fam. Thomisidae), aspektantaj kiel etaj kraboj.
  • saltaraneoj
    Grupo de araneuloj (fam. Salticidae), kapablaj salti i.a. por kapti predojn aŭ fuĝi.

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    akvoaraneo, aranea, araneaĵo, araneoidoj, araneulo, araneuloj,birdaraneoj, diadema araneo, domaraneo, krabaraneoj, saltaraneoj


    El la malnova greka:


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    besto insekto
    besteto el la ordo araneuloj
    genro el la familio araneedoj ( Aranea )
    araneoido
    reto
    fadeno
    silko

    Argironeto (=akvoaraneo)
    Terafozedoj (=birdaraneoj)

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    araneoidx argiopx argironetx artropodx avikularix bestx demodeksx fadenx insektx retx silkx tegenarix terafozx