graso

*gras/o

  1. Facile ŝmirebla kaj fandebla substanco, kiu troviĝas en la animalaj histoj: ĉe kelkaj ŝafspecoj la graso akumuliĝas en la vosto; konsumi sian antaŭan grason (Z) (pp vintrodormanta besto; f: vivi el la ŝparitaĵoj).
    adipo, steato [VIDU] grasacido.
  1. Similnatura substanco el aliaj fontoj: margarino estas vegetaĵa, vazelino minerala graso; la graso de la olivarboj (N) (grasa suko).
  1. [KUIRARTO] Tiu substanco, uzata en kuirado, industrio: uzi porkan, anseran, grason; kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo (X); deŝiru la tutan grason el tiu viando; depreni la grason de la buljono (la grasokulojn); fandita graso (ŝmalco).
    lardo, sebo, butero, margarino, oleo, grivo.
  1. [BIBLIO] Plej delikata nutraĵo, vivigaĵo: Dio donu al vi grason de la tero (X).
  • grasa
    1. Entenanta relative multe da graso: [ANATOMIO] grasa histo, ĉelo; [KUIRARTO] grasa nutraĵo, lakto, supo, fromaĝo; [KEMIO] grasaj korpoj (oleo, graso ks); (analoge) grasaj acidoj (grasacidoj: Vd acido).
    1. (pp homo, besto) Havanta multe da graso: grasa kiel monaĥo; viaj vizaĝoj estas malpli grasaj ol ĉe aliaj knaboj (X); grasa bovo (X), anserino (Z); grasdika homo (Z).
    1. ŝmirita, pli-malpli kovrita per graso: grasaj haroj; grasa ĉapelo; froti per grasa tuko.
    1. Donanta la impreson de io ŝmirtaŭga kaj denseca: [GEOLOGIO] grasa argilo (gluiĝema, ĉar sen kvarcaj grajnetoj); grasa brilo (pp mineralo), grundo, karbo (Vd karbo); [TIPOGRAFIO] grasa fasono, tiparo (kun larĝaj strekoj); [BELARTOJ] pentri per grasa peniko (tiel ke la farboj reliefiĝas).
    1. (f) Fekunda, fruktodona, prospera: grasa lando; vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo (X); grasaj herboj, paŝtejoj (X), rikoltoj; (f) grasa ofico, posteno; grasaj vivrimedoj.
  • grasi (tr)
    ŝmiri, lubriki per (ne fluida) graso.
  • grasaĉa
    (pp iu) Deforme grasa.
  • grasaĵo
    1. [KUIRARTO] La grasa parto de viando: lumba grasaĵo.
    1. [TIPOGRAFIO] Plej bona nutraĵo: la animon de la pastroj mi satigos per grasaĵoj (X); festeno el grasaĵoj sukoplenaj (X); vi manĝos la grasaĵon de la lando (X).
  • grasaĵa
    Prezentanta la konsiston de graso.
  • graseco
    1. Eco de io grasa.
    1. Eco de iu grasa.
  • grasega
    Ege grasa.
  • graseta
    1. (pp homo) Iom grasa, kun plaĉa aŭ simpatia aspekto: graseta edzineto.
    1. [TIPOGRAFIO] Kun tipara pezo meza inter ordinara kaj grasa tiparoj.
      pezo.
  • grasigi
    1. Fari iun grasa: evitu la nutrojn, kiuj grasigas; grasigi anseron (B); la sebo de grasigitaj bovoj (X); via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon (N).
    1. Grasumi.
  • grasigaĵo
    Grasumo.
  • grasiĝi
    1. Iĝi grasa: Jeŝurun grasiĝis kaj malhumiliĝis (X); porkoj facile grasiĝas.
    1. (f) Iĝi fekunda, prospera: la stepoj de dezerto grasiĝos (X); la akciuloj grasiĝis per altaj dividendoj.
  • grasumo
    ĉio, kion oni enmetas en la grundon por fari ĝin pli fekunda: naturaj, kemiaj grasumoj.
    sterko.
  • grasumi (tr)
    Fekundigi grundon enmetante grasumon: malbone grasumita agro.
  • malgrasa
    1. Entenanta relative malmulte da graso: [ANATOMIO] malgrasa histo; [KUIRARTO] malgrasa viando, nutraĵo, buljono, lakto (senkremigita), fromaĝo.
    1. (pp homo, besto) Havanta malmulte da graso: malgrasa almozulo; iliaj haroj pendis senorde sur la malgrasaj koloj (Z); mi faros juĝon inter ŝafo grasa kaj ŝafo malgrasa (X); la sep bovinoj malgrasaj estas sep jaroj de malsato (X).
    1. Donanta la impreson de io ne abunda: malgrasa kalko (ne multe vastiĝanta, kiam akvigita); malgrasa karbo (Vd karbo); malgrasa tipo (presanta nur maldikajn strekojn); malgrasa erco (ne riĉa je la koncerna metalo).
    1. (f) Ne fekunda, ne fruktodona: malgrasa grundo; malgrasaj jaroj.
      magra.
  • malgrasiĝi
    Iĝi malgrasa: lia grasa korpo malgrasiĝos (X); ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo (Z).
  • trograsiĝi
    Iĝi tro grasdika.
  • langraso
    [KEMIO] Lanolino.
  • ŝmirgraso
    Grasa korpo, uzata por ŝmiri (maŝinojn ks).
  • ursograso
    Graso de urso, uzata i.a. por ŝirmi ŝuojn kontraŭ akvo.


    Malgrasa kiel skeleto, kiel balailtenilo. Tiel malgrasa, ke liaj ripoj estas kalkuleblaj.
    aksungo. birdogluo. butero : graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo; buterpano: tranĉaĵo da pano ŝmirita per butero. fandebla. fritaĵo. friti : prepari manĝaĵon en graso aŭ oleo per varmego. friti. fruktodona. glueca. graso : facile ŝmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo.]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj). grasodoro. lardo. margarino. mucilaga. oleeca, ŝmira. oleoŝlimo, oleoreziduo. porkograso. porksebo. sebo. stearino. stearo. sterki. sterkita. svelta, malgrasa; leĝera. ŝmirtauga. unkti, sanktolei. vazelino. vegetalino. viskoza.
    butero. dika kuiri. manĝi. prepari. seka.

    Iel rilatitaj:

    adipx bovx buterx dikx kuirx mankx manĝ manĝx materialx olex preparx sekx ŝajnx