specio

speci/o

  1. [BIOLOGIO] Baza sistematika unuo (species), subdivido de genro aŭ de subgenro, konsistanta el la tuto de la individuoj, similaj inter si escepte de malgravaj karakteroj, kiuj povas kruciĝi kaj produkti idojn reproduktokapablajn.
  1. [GEOLOGIO] (analoge) Klare difinita tipo de mineralo aŭ de petro: biotito kaj muskovito estas specioj de glimo.
  • subspecio
    Grupo de individuoj (subspecies) apartenantaj al unu sama specio, sed diferencaj de alia grupo en la sama specio pro malpli gravaj heredaj ecoj.
    gento, raso, vario.
  • specia
    Apartenanta al specio: specia eco; specia nomo.

    specio


    Iel rilatitaj:

    bestx seksx