muso

*mus/o

  1. [ZOOLOGIO] G. (Mus) de malgrandaj mamuloj el la ordo de ronĝuloj, kun longa, skvamkovrita vosto; kelkaj sp-oj faras malutilon en homaj loĝejoj: simile al ĉiuj virinoj ŝi forte timis nin, musojn (Z); la ŝipeto iris al la fundo kun siaj homoj kaj musoj (Z); musoj pepas; muso la katon ĉiam ofendis (Z) ( [VIDU] rabia); kuradi kiel venenita muso (Z) (senutile barakti).
    rato.
  1. [KOMPUTIKO] Komputila flankaparato, kiun uzanto movas sur la tablo aŭ sur speciala mato, por tiel movi respondan montrilon sur la ekrano: ĝenerale muso havas almenaŭ unu klavon, per kiu oni povas elekti funkcion ĉe la indikata loko.
    alklaki, montrilo, stirstango.
  • musedoj
    Fam. (Muridae) de ronĝuloj, al kiu apartenas i.a. muso kaj rato, k.a.
  • dormomusoj
    Vulgara nomo de la gliredoj.
  • kampomuso
    Vulgara nomo de sp-oj de mikrotoj (Microtus agrestis, M. arvalis), vivantaj en kamparo kontraste kun muso.

    muso

    REVO: [muso]
    Monto gravediĝis, muso naskiĝis.
    besto

    Iel rilatitaj:

    bestx katx loĝx