mordi

*mord/i (tr)

  1. ŝiri, vundi per la dentoj: ĝi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon (Z); kiu bojas, ne mordas (Z); cimoj [...] mordas kiel hundoj (Z); ĝi mordas kiel serpento (X); la infano gratis kaj mordis kiel sovaĝa kateto (Z); mordi rekte en la pomon; mordi panon (B); (f) la profetoj, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon! (X); mordi la polvon (fali sub batoj).
    piki.
  1. [TEKNIKOJ] Diversmaniere ataki la supraĵon de materialo, por ŝanĝi ties ecojn: mordi feron per sulfata aŭ fosfata acido; mordi lignon per solvaĵo de kolorilo; mordi krudan teksaĵon; la nitrata acido servas por mordi la kupran platon de gravuro.
    korodi.
  1. [ŜIPOJ] [TEKNIKOJ] Kaptoteni: la ankro mordas, ne mordas en la grundo; du dentradoj, kiuj ne sufiĉe mordas.
  • mordo
    Ago de persono, besto aŭ objekto, kiu mordas: la serpento, de kies mordo mortis via patro (Z); en unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj (Z) (pf); ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo (Z) (malsimpatiegas); firma mordo de tenajlo. [VIDU] mordovundo.
  • morda
    Mordanta.
  • mordaĵo
    1. Peco, detranĉita per mordo el io: dika mordaĵo da pano.
    1. Transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj.
      brido.
  • mordanta
    Akre doloriga: ŝi elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis (Z); ŝi aldonis aliajn aferojn, kiuj estis tre mordantaj (Z); mordanta sarkasmo.
    kaŭstika, koroda.
  • mordanto
    1. [KEMIO] Substanco, per kiu oni pritraktas la fibrojn de kruda teksaĵo, por ke tinkturo povu fiksiĝi sur ĝi.
    1. [MUZIKO] Speco de interrompita trilo.
  • *mordeti
    1. Senŝire, singarde aŭ petole ion mordi: fiŝo mordetas la logaĵon; hundeto mordetas pantoflon; mordeti la orelon de sia amatino.
    1. Ronĝi: ŝi boras kaj mordetas kiel vermo (Z).
  • ĉirkaŭmordi (Z)
    Mordi molan parton ĉirkaŭ malmola: ĉirkaŭmordi viandon (ĉirkaŭ osto), maizospikon.
  • demordi
    Deigi per mordo parton el tutaĵo: la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon (Z).
  • elmordi
    Estigi per mordo: elmordi truon en folio (Z).
  • formordi
    Detrui per mordoj: formordu al vi la langon! (Z) (mutiĝu!).
  • acidmordi
    Mordi per acido.
    korodi.
  • ranmordo
    Ranmorda hidrokarito.

    mordi


    Iel rilatitaj:

    acerbx akrx artikolx bestx bojx buŝx dentx hundx lipx manĝx tranĉx ventx