birdo

  1. [ ZOOLOGIO ] Dupieda, flug ilhava, ovo naska vertebrulo, kovrita de plum oj: sovaĝa, hejma, korta birdo; la birdoj kantis (Z), pepadis (Z); birdo kantas laŭ sia beko (Z); homo naskiĝas por suferoj, kiel birdoj por flugado supren (X); birdo falas en la kaptilon (X); kia la birdo, tia la kaĝo (Z) ( [VIDU] regali); ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento (Z) (neefektivigita revo); tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo (X); virbirdo k birdino; birdogluo, birdotimigilo.
    kov i, nest o. [VIDU] birdaraneoj.
  1. (f) Ridinde afekta aŭ stranga homo: bela birdo (Z) ( dand o).
  • birdoj
    [ZOOLOGIO] Klaso de vertebruloj kun la ĉi supraj karakterizaĵoj (Aves).
  • birdaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo el la karno de birdo: birdaĵo en juglanda saŭco.
  • birdejo
    Aparta konstruo, destinita al la bredado de rimarkindaj birdoj.
  • birdeto
    Malgranda birdo.
  • birdido
    Ido de birdo.
  • dentbirdoj
    [PALEONTOLOGIO] Superordo (Odontognathae) de fosiliaj birdoj kun dentoj en la buŝo.
  • duelbirdo
    [ZOOLOGIO] Birdo (unuspecia g. Philomachus pugnax) el la ordo de karadriformaj, fam. de skolopedoj, kies virbesto printempe portas plumkolumon servantan kiel imponilon dum bataloj.
  • fajrobirdo
    Feniks o.
  • figbirdo
    [ZOOLOGIO] Sp. (Sphecotheres flaviventris) de birdoj el la ordo de paser oformaj, fam. de oriol edoj, vivantaj en Aŭstralio k SE-Aziaj insuloj, manĝantaj karnajn fruktojn.
  • grilbirdo
    Lokustel o.
  • kanbirdo
    Akrocefal o.
  • kardinalbirdo
    [ZOOLOGIO] (kn) Amerika birdo el la g-oj. Cardinalis aŭ Paroaria, ordo de paseroformaj, fam. de fring edoj, kun tute aŭ parte skarlata plumaro.
  • katbirdo
    [ZOOLOGIO] N-Amerika birdo (unuspecia g. Dumetella carolinensis) el la ordo de paseroformaj, parenca al muŝkaptulo, karakterizata de malforta beko.
  • kokobirdoj
    Galin oformaj (birdoj).
  • kortobirdo
    Doma birdo, bredata por homnutrado aŭ ovoproduktado.
  • logbirdo
    Kaptita birdo, kies krioj aŭ kantoj estas uzataj por logi samspeciajn birdojn al la proksimeco de ĉasisto, al reto aŭ al glukaptilo.
  • mokbirdo
    [ZOOLOGIO] Sp. de birdo (Mimus polyglottus), S- k C-Amerika, el la ordo de paseroformaj birdoj, parenca al turd o, grizkolora, konata pro sia kapablo imiti la sonojn de aliaj animaloj.
  • musbirdoj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Coliiformes) de Afrikaj birdoj kun tre longa vost o, kiuj povas turni la unuan k la kvaran piedfigrojn antaŭen k malantaŭen.
  • muŝbirdo
    Kolibr o.
  • naĝbirdoj
    Vulgara nomo de la anser oformaj birdoj.
  • rabobirdoj
    Vulgara nomo de la falkoformaj birdoj k katart edoj: ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj (X).
  • noktaj rabobirdoj
    Vulgara nomo de la strig oformaj birdoj.
  • paradizbirdo
    Paradize o.
  • stilzobirdoj (Z)
    Vadbirdoj.
  • ŝtormobirdo
    Procelari o.
  • tropikbirdo
    Faeton o.
  • teksbirdo
    Ploce o.
  • vadbirdoj
    [ZOOLOGIO] Grupo de birdoj (eksa ordo) de longakruraj birdoj, vivantaj ĉe la akvo, ampleksanta la nunajn ordojn cikoni-, gru- k karadriformaj. SIN. stilz obirdoj.
  • ventbirdoj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Procellariiformes) de birdoj kun du naztuboj sur la beko, tre lertaj flugantoj vivantaj sur maro.
    procelari o, albatros o.

    Bildvortaro


    177-01 : tagaj rabobirdoj; falkoformaj birdoj
    177-02 : falko
    177-03 : kolombofalko
    177-04 : migra falko
    177-05 : tibia plumaro
    177-06 : tarso
    177-07 : aglo
    177-08 : blankvosta maraglo
    177-09 : kurba beko; hokbeko
    177-10 : krifo
    177-11 : vostplumaro; vosto
    177-12 : akcipitredoj
    177-13 : buteo
    177-14 : akcipitro
    177-15 : ruĝa milvo
    177-16 : nizo
    177-17 : marĉa cirkuo
    177-18 : noktaj rabobirdoj; strigoformaj birdoj
    177-19 : orelstrigo
    177-20 : gufo
    177-21 : plumorelo; egreto
    177-22 : turstrigo
    177-23 : vizaĝa disko; plumrondo; plumkrono
    177-24 : noktuo
    178-01 : strutoformaj birdoj (neflugaj birdoj) (2-4)
    178-02 : kaska kazuaro (simila: emuo)
    178-03 : struto
    178-04 : ovaro de struto
    178-05 : imperiestra pingveno (palmopiedaj merĝobirdo), nefluga birdo
    178-06 : pelikanoformaj birdoj
    178-07 : blanka pelikano
    178-08 : rempiedo; naĝpiedo
    178-09 : naĝmembrano; naĝhaŭto
    178-10 : malsupra beko kun gorĝosako (haŭtsako)
    178-11 : norda sulo
    178-12 : kormorano, “pozanta” kun etenditaj flugiloj
    178-13 : marbirdoj
    178-14 : sabina mevo, subakviĝonta por kapti nutraĵon
    178-15 : fulmaro
    178-16 : longbeka urio, aŭkedo
    178-17 : ridmevo
    178-18 : anseroformaj birdoj (19-21)
    178-19 : granda merĝo
    178-20 : muta cigno
    178-21 : tubero sur la beko
    178-22 : griza ardeo
    178-23 : ĥaradrioformaj birdoj (24- 26)
    178-24 : himantopo
    178-25 : nigra fuliko, raledo
    178-26 : vanelo
    178-27 : koturno, kokoforma birdo
    178-28 : turto
    178-29 : apuso
    178-30 : upupo, koracioforma birdo
    178-31 : kresta plumtufo
    178-32 : granda buntpego
    178-33 : nestotruo
    178-34 : kovokavo
    178-35 : kukolo
    179-01 : koraciformaj birdoj
    179-02 : abelmanĝulo; meropo, (migra birdo)
    179-03 : koracio, migra birdo
    179-04 : alciono
    179-05 : kantbirdoj; paseroformaj birdoj (6-18)
    179-06 : arbalaŭdo; kampalaŭdo
    179-07 : tufalaŭdo
    179-08 : blua paruo
    179-09 : pirolo
    179-10 : oriolo, migra birdo
    179-11 : blanka motacilo, stilzobirdo; vadbirdo
    179-12 : kamphirundo; domhirundo, migra birdo
    179-13 : korvedoj (14-16)
    179-14 : garolo
    179-15 : kampokorvo; frugilego
    179-16 : pigo
    179-17 : sturno
    179-18 : dompasero
    180-01 : kantbirdoj II (paserformaj birdoj) (2-18)
    180-02 : fringedoj
    180-03 : kardelo
    180-04 : fringo (virbirdo)
    180-05 : flava emberizo
    180-06 : hortulano
    180-07 : verda kardelo
    180-08 : granda paruo
    180-09 : orverta regolo
    180-10 : sito; eŭropa sito
    180-11 : troglodito; birdoreĝo
    180-12 : turdedoj
    180-13 : ĝardenruĝvostulo
    180-14 : merlo
    180-15 : najtingalo; suda najtingalo (poezie: Filomelo)
    180-16 : ruĝgorĝulo; rubekolo
    180-17 : kantoturdo
    180-18 : norda najtingalo; mokbirdo
    181-01 : flavetufa kakatuo
    181-02 : flavbrusta arao
    181-03 : blua paradizeo; blua paradizbirdo
    181-04 : Sapfo-kolibro; muŝbirdo
    181-05 : kardinalbirdo
    181-06 : tukano, pegoforma birdo

    Iel rilatitaj:

    Faetonx Filomelx ZOOLOGIO agamix aglx akcipitredox akcipitrx akrocefalx alantoidx albatrosx alcedx alcionx alektorx alx anasx animalx anserx apodx apterigx apusx arax ardex arkeopterigx avocetx aŭdx aŭkedx aŭkx bantamx bekx berniklx bestx bobolinkx bombicilx bonazix botaŭrx brutx bucerx bufagx buntpegx butex certix cignx cikonix cinklx cirkaetx cirkux dandx egretx emberizx falkx feniksx flugx fringedx fringx fulikx fulmarx galinx garolx gufx himantopx hirundx hortulanx kakatux kantx kardelx kardinalx katartx kazuarx kaĝx kolibrx koracix kormoranx kortx korvedx koturnx kovx krifx kukolx lokustelx maraglx merlx meropx merĝx mevx milvx motacilx muŝx najtingalx nestx nizx oriolx ovx paradizex parux paseroformx paserx pelikanx pepx pigx pingvenx pirolx plocex plumx procelarix raledx regolx ridmevx rubekolx sitx skolopedx stilzx strigx strutx sturnx sulx tarsx trinkx trogloditx tukanx turdedx turdx turstrigx turtx upupx urix vanelx vertebrulx viandx vostx ĉetix ĉielx ĉifĉafx ĥaradrix