anaso

[zoologio] Birdo (Anas k.a. g-oj) el la ordo de anseroformaj, kun mallonga kolo k egallarĝa beko; iuj sp-oj estas tenataj en korto: doma, sovaĝa viranaso; anasiri, anaspaŝi (paŝi kiel anaso, balancante sin de unu piedo al la alia. [VIDU] ansero).
kreko.
  • muta anaso
    Kairino.
  • anasaĵo
    [kuirarto] Viando de anaso: rostita anasaĵo kun oranĝoj.
  • anasedoj
    Fam. (Anatidae) el la ordo de anseroformaj birdoj, al kiu apartenas anaso, ansero, cigno, klangulo, mergo, tadorno k.a.
  • fajfanaso
    [zoologio] Sp. de anaso (A. penelope), kun mallonga beko, brunaj kapo k kolo, kruta frunto, blankflavaj frunto k verto, k blanka ventro.
  • glacianaso
    Klangulo.
  • kuleranaso
    Sp. de anaso (Anas Hypeata) kun granda kulerforma beko.
  • marĉanaso
    Malgranda sp. de anaso (A. querquedula) kun blanka strio post la okuloj; la virbirdo havas blugrizan makulon sur la flugiloj k longajn blankajn k nigrajn plumojn sur la ŝultroj. SIN. kerkedulo.
  • maranaso
    G. (Melanitta) de maraj anasoj nigraj aŭ malhele brunaj.
  • merganaso
    G. (Aythya) de anasoj kun naĝhaŭta lobo ankaŭ sur la posta piedfingro.
  • tufanaso
    Fuligulo.
  • molanaso
    Sp. (Somateria mollissima) de granda, belkolora naĝbirdo el la ordo de anseroformaj, fam. de anasedoj, kun strioj de plumoj sur la supra duonbeko; ĝia tre mola lanugo servas por fari kusenojn. SIN. somaterio.
    birdx, kortx,

    Iel rilatitaj:

    anserx bestx birdx cignx fajfx fuligulx kairinx klangulx kortx mergx somaterix tadornx