galopi

galop/i (ntr)

  1. (pp ĉevaloj ks): Kuri per la plej rapida kurmaniero, en kiu la kvar piedoj samtempe delasas la grundon ĉe ĉiu paŝego: (f) la struto, kiu galopas tra la dezerto (Z).
    ambli, paŝi, troti.
  1. Rajdi tiamaniere: la dio de la dormo galopis antaŭen (Z).
  1. (f) Tre rapide iri: vortgalopi tra la Patronia; (tr) li galopis sian rolon.
  • galopo (1)
    1. Tiu kurmaniero.
    1. (f) Tre rapida kuro.
    1. [MUZIKO] Bavara aŭ hungara danco, kun tre rapida takto.
  • galope
    Per galopo: (f) la buboj galope forkuris (B); ni forrajdos galope (Z).
  • forgalopi
    Forkuri galope.

    galopi


    Iel rilatitaj:

    bestx rapidx ĉevalx