ungo

*ung/o

Korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo de homaj aŭ bestaj fingroj: tondi, purigi, ŝminki al si la ungojn; kato havas entireblajn ungojn; [MEDICINO] enkreskinta, enkarniĝinta ungo (ulceriĝo de la flanka sulko de piedfingra ungo: la rando de l' ungo eniĝas en tiun ulceriĝon); (f) defendi sin per ungoj kaj dentoj; vizaĝo agrabla kaj ungo diabla (Z); mordeti al si la ungojn (de senpacienco); li estas kavaliro ĝis la fino de siaj ungoj.
  • ungi (tr)
    Grati, vundeti per ungoj: la leono ungis al li sole la orelon (K); la birdo ungetis la teron. SIN. ungograti, ungovundi.
  • *ungego
    Granda, akra ungo de besto: ungegoj de tigro, de aglo; (f) liberigi iun el la ungegoj de la polico.
    krifo, hufo.
  • ungilaro
    Garnituro de la iloj, servantaj por tondi kaj purigi la ungojn.
  • unguloj
    [ZOOLOGIO] Hufuloj.
  • ungosto = lakrimalo.
  • krurungo
    Ergoto 1.


    Liberigi iun el la ungoj, el la "krifo" de polico. Mordi al si la ungojn.
    enkarniĝinta, enkreskinta ungo. ergoto. fajlilo. fingro. hufo : la piedo (fakte: ungo) de ĉevalo, azeno, ŝafo. krifo. pedikuristo. piedflegisto. sprono. ungo : malmola kovraĵo de la pinto de fingro.
    anatomio. ĉevalo. fingro. haŭto. korno.

    Iel rilatitaj:

    Lunx aglx akrx anatomix azenx bestx fingrx haŭtx kornx korpx manx piedx ĉevalx