konsterni

*konstern/i (tr)

Subite mirigi kaj timigi iun, farante lin/ŝin nekapabla agi aŭ paroli: lia morto konsternis ĉiujn liajn amikojn; la vizioj de mia kapo min konsternis (X); misteroj, kiuj konsternas eĉ saĝulojn; dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris (X); Daniel en la daŭro de unu horo staris konsternite (X); (f) tio konsternas niajn lingvajn kutimojn (Z).
  • konsterno
    Ago konsterni kaj ties rezulto: granda konsterno frapis la popolon.
  • konsterna
    1. Tia, ke ĝi konsternas: konsterna katastrofo; konsterna stulteco.
    1. (f) Frapanta: la amplekso de lia genio estas konsterna (senkuraĝiga).
  • konsterniĝi
    Iĝi konsternita: (ĉe la ekscio de la eksterm-ordono) la reĝino forte konsterniĝis (X); sentu teruron kaj forte konsterniĝu (X).
  • konsterniĝo
    Stato de iu, kiu estas suferanta konsternon: mi preskaŭ svenis de konsterniĝo (Z).
  • nekonsternebla
    Tiel firmanima, ke tiu ne povas esti konsternita.
  • RIM. 'Konsterni' estas pli forta ol 'konfuzi'; krome, la subjekto de 'konfuzas' estas plejofte persono, dum la subjekto de 'konsternas' estas plejofte afero.

    konsterni


    Iel rilatitaj:

    timx