-et
*-et/¹
I- Sufikso esprimanta la malplej altan gradon de grandeco aŭ intenseco, plej ofte kun specialigo de la radikvorta ideo (
eg): dometo, urbeto, tranĉileto, plugileto, globeto; en nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj (Z); lageto, brueto, peketo; donacetoj subtenas amikecon (Z); rideti ne estas iom ridi, sed esprimi ĝojon per nuraj movoj de okuloj k de lipoj; ŝtrumpetoj, ŝnureto; dormeti (Z), krieti, faleti; beleta, varmeta (Z); ŝi metis la bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron (Z); kanon rompetitan li ne rompos (X).
RIM. 'et' estas ofte uzata kun karesa senco anst. 'ĉj', 'nj': patreto, patrineto (Z); maneto (Z). II- Samsignifa memstare uzata morfemo: eta - Malgranda, malintensa: granda nubo, eta pluvo (Z); la plej etaj detaloj.
- = diminutiva: la vortoj etaj (Z).
- [MUZIKO] (pp intervalo) Duondute malpli granda ol minora aŭ perfekta.
etigi (Z)
Fari eta. etulo
Malgranda persono (ofte kun fm nuanco): miaj etuloj (malgrandaj infanoj). III- Pref. signifanta etecon de la kategorio de aferoj, al kiu apartenas la rad.: etburĝo (homo, kies burĝeco estas malaltranga); etindustrio, etkomerco, etbieno (industrio ktp de malgranda amplekso).
PMEG: [et]
-ĉj. diminutivo. -eg. karesa. malgranda. malintensa. minora. nano. -nj. sufikso.
Iel rilatitaj:
-ĉj
alifatx
aĝx
biletx
grandx
karesx
pantalonx
sakx
skatolx
ĉj
ŝtrumpx