leki

*lek/i (tr)

  1. ŝovi la langon sur ion: pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon (Z); katino lekas la idojn; la hundoj lekis la sangon de Nabot (X); ili lekos polvon, kiel serpento (Z); leki al si la fingrojn; la infano lekas bombonon (B); potlekisto (Z); telerlekisto (parazito); lektrinki (X).
  1. (f) Humile, profitame flati: oni lekas la manon, sed celas la panon (Z); ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto (Z); la polvon de viaj piedoj ili lekos (Z).
  1. (f) Tre zorge doni la finan formon: leki siajn versojn; tro lekita pentraĵo.
    poluri.
  • lekado
    Ago de tiu, kiu lekas.
  • lekaĵo
    Frandaĵo sur ligna stangeto aŭ en formo de stangeto destinita por lekado.
    bombono, glaciaĵo.
  • forleki
    Forigi la tutan kvanton per lekado: (f) la fajro konsumis la bruloferon, kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis (X).
  • piĉleki (ntr)
    (fm) Frandzi.

    leki


    Iel rilatitaj:

    bestx manĝx trinkx