monstro

*monstr/o

  1. Estaĵo, besto aŭ vegetalo, kun nenormalaj strukturo kaj formo: la naturo iafoje produktas monstrojn; gloru Dion, monstroj kaj ĉiuj abismoj! (Z); marmonstroj (X).
  1. (f) Homo, kiu mirigas aŭ timigas pro siaj ekscesaj, nenormalaj ecoj: for, ho monstro! neniam montriĝu en mia bando! (Z); monstro de hipokriteco, de krueleco.
  • monstra
    1. Prezentanta nenormalan formon aŭ strukturon: monstra floro, bovido.
    1. (f) Miriga, timiga aŭ malplaĉega pro siaj nenormalaj ecoj: mi, monstra malsaĝulo! (Z); monstra faro; (f) monstra projekto, vorto, verso; monstre granda ĉapo (Z); li monstre pentradis.

    monstro


    Iel rilatitaj:

    anomalix bestx homx meduzx sirenx