porko

*pork/o


[ZOOLOGIO] Doma dikhaŭta mamulo (Sus scrofa domesticus) el la ordo de parhufuloj, fam. de suedoj, ne remaĉanta, kiun oni grasigas por homa nutrado: porko gruntas; sovaĝa porko (apro); ne manĝu la porkon, ĉar [...] malpura ĝi estas por vi (X); avarulo kaj porko estas bonaj post la morto (Z); [KUIRARTO] gulaŝo, rizoto el porko; rostita vulvo de porkino; (f) ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (Z) (esprimi altajn ideojn antaŭ malkleruloj); (insulte pp malpurulo, malmoralulo kc): la itala kleriko kolere blekis al ni: 'porkoj! [...] Geporkoj' (LB).
  • porka
    1. Rilata al porko (j): porka viando, haŭto, ledo.
    1. Malpura, kiel porko.
  • porkaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo el porkoviando: senosta porkaĵo dolĉ-acida; stufita porkaĵo; malvarma porkaĵo.
    ŝinko, kolbaso.
  • porkaĵisto
    Vendisto de ĉiaj porkaĵoj.
  • porkejo
    Loko, kie oni bredas kaj tenas porkojn.
  • porkisto
    Homo, kiu paŝtas kaj prizorgas porkojn.
  • virporko
    Virseksa porko.
  • marporko
    Foceno.
  • suĉporkido
    Tre juna ido, delikata manĝaĵo.


    gruntas. Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (= esprimi altajn ideojn antau malkleruloj). Muzelo.
    besto

    Iel rilatitaj:

    andujx babirusx bestx brutx cervelasx viandx ĉopsux