vertebro

*vertebr/o

[ANATOMIO] (vertebra) ĉiu el la ostoj, formantaj la vertebran kolumnon aŭ rakion: la homo havas inter 32 kaj 34 vertebrojn (7 kolaj aŭ nukaj, 12 torakaj, 5 lumbaj, 5 sakraj, 3 ĝis 5 kokcigaj).
spondilito, spondilozo.
  • vertebra
    1. Rilata al vertebroj: vertebra dislokiĝo; vertebra kolumno (tuto de la vertebroj, formanta la spinon kaj la vertebran kanalon, kiu entenas la mjelon: columna vertebralis).
    1. Havanta vertebrojn: vertebra animalo.
  • vertebraro
    [ANATOMIO] La vertebra kolumno aŭ difinita parto de ĝi: la lumba vertebraro; (f) la reto de la E-aj delegitoj estis la vera vertebraro de nia movado.
  • vertebruloj
    [ZOOLOGIO] Subfilumo (Vertebrata) de ĥorduloj, ampleksanta ĉiujn animalojn kun interna vertebraro, t.e. fiŝoj vs, amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mamuloj.
  • intervertebra
    [ANATOMIO] Troviĝanta inter du vertebroj: intervertebra disko.
  • senvertebruloj
    [ZOOLOGIO] Kn (Invertebrata) de ĉiuj animaloj, kiuj ne posedas vertebraron.

    vertebro

    REVO: [vertebro]
    spino.
    osto skeleto

    Iel rilatitaj:

    aksisx anelidx artikx atlantx cifoskoliozx cifozx fiŝx korpx ostx skeletx vostx