koko

*kok/o

  1. [ZOOLOGIO] Sp. de korta birdo (Gallus gallus), kies virbesto distingiĝas per pli alta ruĝa kresto sur la kapo, akraj ergotoj kaj sonora bleko: koko kokerikas.
    galino.
  1. [KOMUNUZO] Nomo de aliaj similaj birdoj: Hindia koko (meleagro).
  1. [KOMUNUZO] Virkoko: al feliĉulo eĉ koko donas ovojn (Z); trompita koko (trompita edzo); ankaŭ sen kokoj mateniĝas!
  1. [BAKTERIOJ] Morfologia nomo de pli-malpli globaj bakterioj. SIN. globbakterio.
    bacilo, diplokoko, mikrokoko, pneŭmokoko, stafilokoko, streptokoko.
  • koka
    Rilata al koko: ĉe la koka krio (Z).
  • kokaĵo
    [KUIRARTO] Viando de koko: kokaĵo kun vina saŭco.
  • kokejo
    Loko de la korto, kie oni tenas kokojn.
  • *koketo
    Malgranda virkoko.
  • *kokido
    Juna, ne matura virkoko aŭ kokino: por malsanulo forto, por kokido la morto (Z); la kokidaro de kokino.
  • kokidaĵo
    [KUIRARTO] Viando de kokido: kokidaĵo kun verdaj pizoj.
  • kokideto
    ĵus naskita kokido: kokideto pepas.
  • *kokino
    Ino de koko: kovanta kokino (Z); kokino klukas; eĉ blinda kokino povas trovi grajnon (Z); ovo kokinon ne instruas (Z); senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon (Z).
  • kokinaĵo
    [KUIRARTO] Viando de kokino: kokinaĵo kun rizo.
    pulardo.
  • kokinejo (Z)
    Kokejo.
  • kokisto
    Tiu, kiu bredas kaj ludigas batalkokojn.
  • virkoko
    Virseksa koko.
  • akvokoko, marĉokoko
    Galinolo.
  • batalkoko (Z)
    Virkoko, speciale dresita por batali kontraŭ aliaj kokoj, kaj ofte armita per feraj pikiloj de la ergotoj.
  • enterokoko
    [BAKTERIOJ] G. (Enterococcus) de eŭbakterioj kun ĉeloj duope aŭ katene ariĝintaj, konsistigantaj gravan parton de la intesta flaŭro de la homo aŭ de diversaj vertebruloj (mamuloj kaj birdoj).
  • stepkoko
    Kn de sirapto kaj pteroklo.
  • sultankoko
    Porfirio.
  • ventkoko (Z) = ventoflago.

    koko


    Beki grajnojn.Brogi kokidon (por pli facile ĝin senplumigi).Kokino metas, demetas, ellasas ovojn, kovas.Ovo ĵus metita.Sentripigi kokidon.
    besto

    Bildvortaro

    227 : Koko, kokobredado
    227-01 -23 : kokobredado
    227-01 : subĉiela bredado
    227-02 : kokokorto
    227-03 : kokejo
    227-04 : kokoŝtupetaro
    227-05 : enirejo
    227-06 : ovuma nesto
    227-07 : verda furaĝo specoj: plantoj, herbo
    227-08 : kokido
    227-09 : surplanka bredado
    227-10 : piedskrapejo, taga restadejo
    227-11 : enirejo
    227-12 : kokoŝtupetaro
    227-13 : kuŝpajlo
    227-14 : ŝirmoreto
    227-15 : fenestro
    227-16 : trinkujoj (kloŝtrinkujoj)
    227-17 : akvodukto
    227-18 -23 : enkaĝa bredado (kaĝbateria bredado)
    227-19 : pluretaĝa kaĝaro
    227-20 : kvar-koka kaĝo
    227-21 : ovkolekta bendo
    227-22 : furaĝlivera bendo kaj trinkoniploj
    227-23 : fekaĵforiga bendo
    227-24 : ovumanta kokino
    227-25 : kokina ovo
    227-26 : ovoŝelo (kalka ŝelo)
    227-27 : ŝelmembrano, ŝelhaŭto
    227-28 : aerveziko
    227-29 : ovoblanko
    227-30 : kalazo
    227-31 : ovoflava membrano
    227-32 : ĝerma disko
    227-33 : ĝerma veziketo
    227-34 : blanka ovoflavo
    227-35 : flava ovoflavo
    227-36 -39 : markado de ovoj (ovostampo)
    227-37 : kodnumero de la bredmaniero
    227-38 : kodlitero de la devenlando
    227-39 : kodnumero de la bredisto
    227-40 : piedringo
    227-41 : flugilmarkilo

    Iel rilatitaj:

    bacilx bakterix bantamx bestx dandx dormx en kortx matenx ovx ĉopsux