korno
*korn/o
I- - [ZOOLOGIO] Pli-malpli longa, konusa, malmola elstaraĵo, rekta aŭ kurba, el keratino, kiu kreskas sur frunto aŭ alia parto de la kapo de hufuloj, precipe la virseksaj: al porko Dio kornojn ne donas (Z); korno de cervo, de rinocero, de taŭro; Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas (Z); preni la bovon per la kornoj (Z) (iri rekte al la malfacilaĵo); (analoge, pri fantaziaj estaĵoj) la kornoj de Diablo, de satiruso; la skarlata besto havanta sep kapojn kaj dek kornojn (X) (simb. de Romo).
- [KOMUNUZO] Korno 1 aŭ ramuro.
- (f) Tiu parto, rigardata kiel
a) (ark.) armilo kaj simbolo de forto: riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn (Z); dehaki la kornojn de la nacioj (X); li rompis ĉiujn kornojn de Izrael (X); la nacioj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo (X).
brako, pugno. [VIDU] kornobati, kornopiki;
b) simbolo de kokriteco. II- Io simila al la bova korno aŭ per sia loko aŭ per sia formo: - Elstaraĵo sur la kapo de iaj bestoj: kornoj de limakoj (Z), de gufo, de ĉerasto.
anteno, tentaklo.
- Bova korno, uzata kiel ujo: li prenis la kornon kun oleo kaj sanktoleis Salomonon (X); ili trinkis medon en uraj kornoj.
- [MUZIKO] Bova korno, aŭ similforma latunaĵo, uzata kiel muzikilo: sen la korno, kiu pendis ĉe lia flanko, la gardisto ne povus trumpeti (Z); la Alpa korno sonis profunde melankolie (Z); blovi per la korno de ribelo (Z); oni aŭdis sonadon de kornoj super la erikejo (Z); standardo havanta [...] flavan kornon de poŝto (Z); valva, natura korno.
- Io konture simila al korno de bovo: la tri kornoj de nobela ĉapelo; la kornoj de la luno.
- [TIPOGRAFIO] Supersigno kun la formo de bova korno: dekstra korno, maldekstra korno, dukorno (SIN. pinta hoketo).
cirkumflekso, malapostrofo.
III- Substanco - konsistanta el fortikiĝinta parto de epidermo, ofte uzata industrie: kombilo el korno; kornatavola fenestro (Z).
keratino.
- simila, same uzata: tranĉilo kun tenilo el cerva korno (el cerva ramuro); arta korno (farita el kazeino kaj formaldehido; SIN. galalito).
korna - Rilata al korno.
- Konsistanta el korno III- 1: korna kombilo.
korni - (ntr) Sonigi kornon.
- (tr) Provizi per kornoj: kornitaj kapoj (Z) (de diabloj).
kornaro
Plurbranĉaj kornoj de cervedoj, konsistantaj el osta substanco. korneca
Farita, konsistanta el substanco simila al korno: korneca kombilo, tabakujo; [ANATOMIO] korneca tavolo de la epidermo. korneto
Malgranda kornoforma objekto: korneto kun bombonoj. korniĝi
Iĝi malmola kiel korno: la malseka ganto korniĝis. kornulo (fm)
Kokrito. kornohava, kornoporta
Havanta kornojn: kornohava virŝafo (X). dekkornulo
Maljuna cervo kun dek branĉoj en sia kornaro. dukorna, trikorna
Havanta du, tri kornojn: dukorna ĉapelo, flago. dukorno
Hoketo. unukornulo - [MITOLOGIO] Fabela besto, kun ĉevalkorpo kaj unu korno meze de la frunto.
- = rinocero.
abundokorno
Simb. de abundo, konsistanta el kapra korno plena de floroj, fruktoj kaj grenspikoj. amboskorno
Konusforma ekstremaĵo de amboso.
ambosbeko. aŭtokorno
Hupo 2. ĉaskorno (Z)
[MUZIKO] Korno II-3, uzata de ĉasistoj. lamenkornuloj
[ZOOLOGIO] Grupo (Lamellicornia) de koleopteroj kun fasko da lamenetoj sur la antenoj: melolonto kaj skarabo estas lamenkornuloj. longkornuloj
[ZOOLOGIO] Cerambikedoj. nebulkorno
Speco de sireno, kiun sonigas ŝipoj, buoj, lumturoj en la nebulo. paperkorneto (Z)
Pinta saketo el papero. sakskorno
[MUZIKO] Nomo de multaj latunaj blovinstrumentoj kun konusa tubo, tasa buŝpeco kaj valvoj. ŝukorno
Duono de korno, segita laŭ la longo, kies larĝa parto servas por glitigi kalkanon en ŝuon; tiu ilo estas ankaŭ farata el metalo aŭ plasto.
6,05 ses komo nulo kvin.Decimala komo.paŭzo.propozicio.punkto.punktokomo.
interpunkcio kalkuli. nombro.
Iel rilatitaj:
apostrofx
aŭtomobilx
bestx
blokx
bovx
bubalx
butonx
cerbx
edzx
interpunkcix
kalkulx
kapx
nombrx
okulx
portx
ungx
ŝafx