viando

*viand/o

  1. [KUIRARTO] Karno, uzata por nutrado: tiuj, kiuj manĝas viandon de porko, estos ekstermitaj (X); blanka viando (el kokino, kokido, bovido); ruĝa viando; abstini je viando (religie); (f) ĝi estas nek viando, nek fiŝo (Z) (dubsenca).
  1. (ark.) Karno: iliaj piedoj el viando kaj ostoj perdas la forton (Z).
  • vianda
    1. Rilata al viando: vianda dieto.
      vegetara.
    1. Havanta multon da viando: vianda kortobirdo.
  • buljona viando
    Sensukigita viando, kiu servis por pretigi buljonon.
  • viandaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo kun aŭ el viando.
    kasuleto, miksopoto.
  • viandejo
    Butiko, kie oni vendas viandon.
  • viandisto
    Tiu, kiu vendas viandon en butiko: maljuna dika viandisto (Z).
  • senvianda
    Ne entenanta viandon: senvianda dieto, manĝo.
  • buĉoviando
    Viando de buĉita 2 besto.
  • ĉasviando
    Viando de ĉasita besto.
  • ripviando
    Interripaĵo.

    viando


    Esprimoj

    Kradrostita ŝafripaĵo.
    Krustetoj kun soleaj fileoj.
    La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon.
    La vegetarano ĝuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aŭ elportas tiujn ĉi multe pli bone, ol la viandomanĝanto.
    La ŝafidviando estas tre delikata.
    Lardaj kubetoj frititaj.
    Lardita ŝaffemuraĵo.
    Li havis viandon, mi havis nur oston ― li havis la ĝuon, mi pagis la koston.
    Pilafo estas preparata el kokina viando kaj rizo.
    Porka kotleto panerumita.
    Senskvamigi, sentripigi fiŝon antaŭ la kuirado.
    Stufita, brezita bovidaĵo.
    Ĝi estas nek viando, nek fiŝo (= ĝi ne havas difinitan karakteron, ne estas tiel aŭ alie klasebla).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    buljona viando, buĉoviando, ripviando,senvianda,vianda,viandaĵo,viandejo,viandisto,viando, viandopoto, ĉasviando

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    vegetara

    brezi
    buĉi
    rosti
    ĉasi

    besto
    bifsteko
    bovida eskalopo
    bovida farĉita brustaĵo
    bovidaĵo
    dieto
    femuraĵo
    fileaj ŝafkotletoj
    fileo
    fiŝaĵoj
    fiŝo
    interripaĵo
    karno
    kasuleto
    klabo
    kolbaso
    kortobirdaĵo
    kotleto
    krado
    lardo
    miksopoto
    nutrado
    omleto
    osto
    ovo
    panumita ripaĵo
    pasteĉo
    porko
    ripo
    tranĉilo
    vegetarano
    ŝafaĵo en raguo
    ŝinko

    Ankaŭ vidu:

    buŝo. deserto. drinki. frukto. gusta. kuiri. legomo. likvo. manĝilaro. manĝi. menuo. restoracio. trinki.

    Bildvortaro

    250 : Viandovendejo


    250-01 -28 : viandopreparejo
    250-01 -6 : viandistaj tranĉiloj (buĉistaj tranĉiloj)
    250-01 : kolbastranĉilo
    250-02 : tranĉilklingo
    250-03 : segodentaĵo
    250-04 : tranĉiltenilo
    250-05 : viandotranĉilo
    250-06 : senostiga tranĉilo
    250-07 : viandista majstro (viandisto, buĉisto)
    250-08 : viandista antaŭtuko
    250-09 : miksotrogo
    250-10 : kolbasaĵo
    250-11 : krinskrapilo
    250-12 : ŝaŭmkulero
    250-13 : kolbasforko
    250-14 : brogfiltrilo
    250-15 : rubujo
    250-16 : vapora aŭ varmaera kuirŝranko kun bakilo
    250-17 : fumaĵejo
    250-18 : mana (tabla) kolbasplenigilo
    250-19 : pleniga tubo
    250-20 : spicujoj
    250-21 : haketilo por kolbasaĵo
    250-22 : viandomuelilo
    250-23 : trapremaj disketoj
    250-24 : viandohoko
    250-25 : ostosegilo
    250-26 : haktablo
    250-27 : viandista submajstro ĉe distranĉado
    250-28 : viandopeco
    250-29 -66 : viandovendejo (viandobutiko)
    250-29 : osta ŝinko
    250-30 : flankolardo
    250-31 : fumaĵita viando
    250-32 : lumbaĵo
    250-33 : porkograso
    250-34 -39 : kolbasvaroj
    250-34 : etikedo
    250-35 : mortadelo
    250-36 : brogkolbaseto
    250-37 : tripkolbaso, andujo
    250-38 : kolbasringo
    250-39 : fritkolbaso
    250-40 : vendotablo kun fridvitrino
    250-41 : viandosalato
    250-42 : tranĉitaj viandaĵoj
    250-43 : fiŝpasteĉo
    250-44 : haketita viando
    250-45 : kuirita ŝinketo
    250-46 : korbo por speciala oferto
    250-47 : etikedo por speciala oferto
    250-48 : speciala oferto
    250-49 : frostiga kesto
    250-50 : pakita rostaĵo
    250-51 : frostigita pretmanĝaĵo
    250-52 : kokidaĵo
    250-53 : konservaĵoj (ladmanĝajoj)
    250-54 : konservaĵo, ladmanĝaĵo
    250-55 : legoma konservaĵo
    250-56 : fiŝa konservaĵo, ladfiŝaĵo
    250-57 : remolado
    250-58 : refreŝigaj trinkaĵoj
    250-59 : rotacia tranĉilo, tranĉmaŝino
    250-60 : subplato, subtenilo
    250-61 : fiksilo kun mana alŝovo
    250-62 : manŝirmilo
    250-63 : rotacia tranĉdisko
    250-64 : tranĉaĵo
    250-65 : laŭŝtupa alĝustigilo
    250-66 : sekureca kontrollampo

    Iel rilatitaj:

    abstinx bakx bestx bifstekx birdx bovx brezx brustx bukanx buljonx buĉx buŝx dermestx desertx dietx drinkx eskalopx farĉx femurx filex fiŝx fruktx gustx karnx kasuletx klabx kolbasx kotletx kradx kuirx lardx legomx likvx manĝx menux nutrx olex omletx ostx ovx panx pasteĉx porkx potx restoracix ripx rostx spicaĵx tranĉx trinkx vegetarx ĉasx ĉatobriandx ŝafx ŝinkx