viro

*vir/o

  1. Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido: Dio kreis la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilin (X); Platono dankis la diojn, ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, heleno kaj ne barbaro; pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon (N); (analoge) ho, mi diras al vi, ne bone estas, se la edzino estas viro! (Z).
  1. Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano: k preteriris Itaj kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li (X); sentencoj, kiujn kolektis la viroj de ĥizkija, reĝo de Judujo (X); en dom' kaj milit' la viro regas (Z); Knut estas en plena malespero pro mia forveturo-estu do viro! (Z) (kuraĝa); tio ĉi estas la tono de viro! (Z); virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon! (Z); ni perdis tricent virojn en tiu sola atako.
  • vira
    1. Karakterizanta viron rilate al lia sekso: la viraj organoj; la vira sekso; (analoge) [LINGVOSCIENCO] la vira genro; vira pronomo, sufikso; parenceco per la vira deveno.
    1. Karakterizanta viron kontraste kun virino aŭ infano: kruda vira vizaĝo; en sia juneco kaj en sia vira aĝo (Z); ŝi havis viran paŝmanieron; la fajra spirito, kiu flamas en la bubo, tiu ĉi vira kuraĝeco, tiu ĉi infana gloramo [...] (Z).
    1. (f) Inda je vera viro, brava, hardita: estu kuraĝaj kaj viraj, ho Filistoj! (X); venĝo konvenas al vira brusto (Z);
      virina.
    1. [BELETRO] (pp rimo) Finiĝanta per akcentita silabo (ekz.: kor'- dolor').
      ina.
  • vire
    Laŭ maniero de viro: tio estis ja parolita vire kaj nobele! (Z); vi aspektas tielvire maltima! (Z).
  • viraro
    1. La tuto de la viroj, kontraste kun la virinoj.
    1. La tuto de la viroj, servantaj sur ŝipo.
  • *vireco
    Eco de iu, kiu estas viro: oni povas montri sian virecon alie, ol per murdo kaj seksperforto.
  • viriĝi
    Iĝi viro: jam viriĝanta knabo.
    pubera, adoleski, adolto.
  • *virino
    1. Homo, apartenanta al la sekso organizita por naski idojn: ŝi estu nomata virino, ĉar el viro ŝi estas prenita (X); ĝi estas kaprico de graveda virino; homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj (X); alta gracia virino (Z); la malriĉa virino starigis al si mem sian domon (Z); neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino (Z); la virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto silentis (Z).
    1. Tia homo, rigardata en siaj rilatoj kun viroj: estas bone por viro ne tuŝi virinon (N); jen renkonte al li iras virino en ornamo de publikulino (X); ne donu al la virinoj vian forton (X); virta virino straton ne konas (Z); virino havas haron longan kaj saĝon mallongan (Z); malforto, via nom' estas virino! (Z); serĉu la virinon! (por klarigi la motivon de krimo); (ark.) virino kun pasintaĵo (havinta jam amaventurojn); laŭ la leĝoj kaj moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto (Z); defendi la rajtojn de virinoj.
    1. La tipa karaktero de la virino: ŝi jam estis tre virino, ĉar, mem ne pensanta, ŝi jam pensiĝis; tio estas rezono de virino!; la tuta virino en ŝi ekribelis kontraŭ tiu perspektivo; en ĉiu viro estas ia kaŝita virino.
  • virina
    1. Rilata al virino (j): oni ofte parolis en la ĉambrego kaj ankaŭ en la virina ĉambro (Z); virina lango buĉas sen sango (Z); larmo virina baldaŭ sekiĝas (Z); virina rideto pli kaptas ol reto (Z).
    1. Karakteriza de la virina koro, menso ks: virina tenero, ruzeco; li havas tute virinajn reagojn.
  • *virineco
    Eco de iu, kiu estas virino: la eterna virineco tiras nin supren.
  • virinejo
    1. En iuj civilizacioj, loĝejo, rezervita al la virinoj: oficistoj, kiuj kolektus ĉiujn belajn virgulinojn en la virinejon (X).
      gineceo, haremo.
    1. Bordelo: ili venis el la virinejo 'ĉe la Azeno' (Z).
  • viriniĝi
    1. Iĝi virino: frue viriniĝinta knabino.
    1. Akiri kelkajn el la karakteroj de virino: la eŭnukoj ofte viriniĝas.
  • viringo
    (pj) Amoristino.
  • virulino
    Virino kun vira aspekto aŭ viraj manieroj.
  • kromviro
    Viro, kun kiu vivas vir (in)o, aldone al alia viro.
  • kromvirino
    Virino, kun kiu vivas viro, aldone al alia virino.
    konkubo, kromedz(in)o.
  • ĉevalviro (ark.)
    1. Centaŭro.
    1. = virĉevalo.
  • kaproviro (ark.)
    1. Faŭno.
    1. Virkapro.
  • RIM. 1 La rad. 'vir' estas regule uzata kiel prefikso , por signifi la masklon de besta specio: virĉevalo, virkato, virŝafo ktp. La kastritajn bestojn oni nomas per la prefikso 'eksvir' (eksvirkato ktp), krom se ekzistas aparta nomo por la virbesto (eksstalono, ekstaŭro ks).
    RIM. 2 En la unuaj tempoj, oni uzis 'vir' en tiu senco kiel sufikso, sed tio kaŭzis konfuzojn (ekz. inter kaproviro kaj faŭno, ĉevalviro kaj centaŭro ktp).
    ²

    viro


    Esprimoj


    Artefarita fekundigo de virino.
    Belkoksa, belpuga virino (AFRODITA).
    Dormi en la brakoj de virinoj.
    Esti je genuoj de virino (ŝia sklavo).
    Esti novico ĉe la virinoj.
    Facila virino.
    Havi feliĉon ĉe la virinoj.
    Hejme la virino sinjoras, mastras (sed ankaŭ mastrumas).
    Kial enbrakigi (enbrakumi) virinon ne apartenan al vi ?.
    Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
    La viroj ne havas konstantecon (en amo).
    Li estis belulo kaj turnis la kapon al virinoj, malsaĝigis ilin.
    Li ne atentas la ĉarmojn de virinoj.
    Luli la koksojn por altiri la rigardon de la viroj.
    Melki virkapron.
    Ne akirebla virino.
    Novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino.
    Ofendi, atenci ies pudoron, la honoron de virino.
    Postulema virino.
    Prezenti brakon al virino.
    Serĉi plezuron ĉe fremda virino.
    Si estas virino popolamasa.
    Statistiko pri la meza vivdaŭro de viroj kaj virinoj.
    Stato de virino.
    Sub ŝajno de pieco, li palpas la virinojn.
    Turni la kapon de bela virino.
    Vera diablo kun la virinoj.
    Ĉiuj virinoj cedas al li.
    Ŝi estas virino pli malfeliĉa, ol kiom mi opiniis.
    Ŝi estas virino popolamasa.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bovoviro, duumviro, eksvirbovo, kaproviro, kromvirino, kromviro, triumviraro, triumviro, vira, viradulto, viraro, virbesto, virbovo, vire, vireco, virekipi, virgametogenezo, virhundo, virina, virineco, virinejo, viringo, viriniĝi, virino, viriĝi, virkamelo, virkapro, virkato, virkoko, virkolombo, viroĉevalviro, virporko, virseksa, virulino, virĉevalo, virŝafo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    edzo
    eskviro
    fraŭlo
    homo
    infano
    sinjoro
    stalono
    vira genro

    amoro
    biologio
    biologo
    perforti virinon
    pimpa virineto
    sekso vira, maskla, virina, femala
    spermo
    temperamento
    varma, amorveka, voluptema virino

    virto
    virtuala
    virtuozo

    Iel rilatitaj:

    -in Adamx Afroditx adoleskx adoltx agnatx amikx amorx androgenx atlantx atletx barbx baritonx bestx biologix biologx bokx bordelx bovx centaŭrx diablx edzx efebx eskvirx eŭnukx faŭnx fekundx filx fortx fraŭlx genrx ginecex haremx homx infanx kastrx knabx koksx konkubx loĝx patrx pimpx puberx pudorx pugx seksx sinjorx spermx stalonx temperamentx virtualx virtuozx virtx