hirundo

*hirund/o

[ZOOLOGIO] Birdo (Hirundo kaj parencaj g-oj), pli-malpli nigra, el la ordo de paseroformaj, kun tre longaj, pintaj flugiloj, larĝa, plata beko kaj kun mallongaj tarsoj: unu hirundo printempon ne alportas (Z) (oni povas nenion konkludi el ununura ekzemplo).
  • hirunda
    Rilata al hirundo (j): hirunda nesto (Z) (salangannesto).
  • hirundedoj
    Fam. (Hirundinidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas i.a. la hirundoj.
  • bordhirundo
    Sp. (Riparia riparia) de hirundedoj kun grizbruna dorso kaj blanka ventro; ĝi vivas ĉe sabloriĉaj bordoj de riveroj kaj lagoj.
  • kamphirundo
    Sp. (Hirundo rustica) de hirundedoj kun nigra dorso, flaveblanka ventro, ruĝaj frunto kaj brusto, kaj tre longaj vostoplumoj.
  • marhirundo (evi) = glareolo.
  • murhirundo
    Urbhirundo.
  • rokhirundo
    Sp. (Ptyonoprogne rupestris) de hirundedoj kun bruna dorso, blanketa ventro kaj du blankaj makuloj sur la vosto; vivas ĉe rokaj krutaĵoj.
  • urbhirundo
    Sp. (Delichon urbica) de hirundedoj kun nigra dorso, blanka ventro, plumkovritaj tarsoj kaj piedfingroj, kaj ne tre longaj vostoplumoj.

    HIRUNDO

    REVO: [HIRUNDO]
    Unu hirundo printempon ne alportas.
    besto. birdo.

    Iel rilatitaj:

    bestx birdx vostx