rostro

*rostr/o

  1. Longa, tubforma nazo de kelkaj mamuloj, ekz. de elefantoj.
  1. Suĉilo de diversaj insektoj.
  1. Longa elstaraĵo ĉe la kapo de diversaj primitivaj animaloj.
  1. = beko 2.
  1. (ark.) = muzelo: rostro de porko (Z).
  1. [HISTORIO] Kirasita beko de antikva militŝipo.
  • Rostroj
    [HISTORIO] Tribuno sur la Roma forumo, ornamita de ŝiprostroj.
  • rostruloj
    Subordo (Proboscideae) de hufuloj kun rostroforma nazo: elefantoj, dinoterioj, mastodontoj k.a.

    rostro


    Iel rilatitaj:

    bekx bestx buŝx insektx kapx